Belizo en la Olimpikoj

olimpika nacia teamo

Sportista teamo de  Belizo en la Olimpikoj ekde la jaro 1968 ĝis inkluzive la olimpiko de 2020, pro la kronvirusa pandemio prokrastita al somero 2021, partoprenis en ĉiuj someraj eldonoj de la sporta evento krom en tiu de 1980, kiam la teamo aliĝis al la bojkoto gvidita de la usona teamo pro la sovetunia invado de Afganio fine de 1979. En vintraj olimpikoj ankoraŭ neniam estis belizaj partoprenantoj. En 1968 kaj 1972 la teamo ankoraŭ partoprenis per la kolonia landonomo Brita Honduro.

La olimpika flago
La olimpika flago
la sprintisto Shaun Gill jen ekrane antaŭ la unua 100-metra kuro de la Olimpiko 2020

La teamo ĝis la stato de somero 2022 ankoraŭ neniam atingis olimpikan medalon.

Kunordigas la teamon la Beliza Olimpika Komitato, formale la Beliza Komitato por Olimpikoj kaj Ludoj de la Komunumo de Nacioj.

Eksteraj ligiloj redakti

Vidu ankaŭ redakti