Malfermi la ĉefan menuon

British Leyland estis industria konglomeraĵo por inĝenierado kaj fabrikado de aŭtomobiloj, fondita en Britio en 1968 kiel British Leyland Motor Corporation Ltd (BLMC), per fandado de la antaŭaj firmaoj Leyland Motors kaj British Motor Holdings. La konglomeraĵo estis parte ŝtatigitaj en 1975, kiam la brita registaro kreis holdingon nomita British Leyland. Ĝi korpigis multon de la brite posedita motorveturila industrio, kies radikoj komenciĝis en 1895, kaj en la 1970-aj kaj 1980-aj jaroj produktis 40 procentaĵojn de la aŭtoj vendataj en Britio.

British Leyland
Fondita 1968
Agokampo aŭtomobila industrio
Malfondita 1986: divido al Rover Group kaj Jaguar Cars
Information icon.svg
vdr

Kvankam la konglomeraĵo havis profitodonajn aŭtomobilajn markojn kiel Jaguar, Rover kaj Land Rover, samkiel la multe vendita Mini, British Leyland havis maltrankvilan historion. En 1986 ĝi estis renomita Rover Group, poste fariĝis MG Rover Group, kiu en 2005 finis amasan aŭtomobilan produktadon. La firmao MG kaj la markoj Austin, Morris kaj Wolseley iĝis parto de la ĉinia firmao SAIC Motor en Ŝanhajo, kun kiu MG Rover provis kunfandiĝi antaŭ la malfondo.

Hodiaŭ, la aŭtomobilaj markoj MINI, Jaguar Land Rover kaj Leyland Trucks (nun posedata de BMW, Tata kaj Paccar, respektive) estas la tri plej elstaraj eks-partoj de la brita konzerno Leyland kiuj estas ankoraŭ aktivaj en la aŭtomobila industrio.