BrockBrok estas dana formortinta pranobela familio, konita ekde la fino de la 13-a jarcento. Laŭ la genealogia libro de la familio, ili elmigris el Skotlando.[1]

Blazonŝildo por la plejaĝa Brock/Brok familio, kiu ekis kaj finis kun Niels Brock, jutlanda pranobelaro (1292-1413)[2].

Blazono redakti

La konservita sigelo montras blazonon de la familio kiel fasko. Ĉar la koloroj aŭ kasko tamen ne estas konataj, ne eblas konekti ĉi tiun simplan blazonon kun unu aŭ pluraj Brock familianoj; ĉi tiu familio Brock posedis vastajn terenojn en Jutlando kaj Skanio. La blazonŝildo kun blua fasko kaj blanka fono eble estas la plejaĝa Brock/Brok.

 
Blazonŝildo de Brock de Estrup (1340-1652), nobelaro el Jutlando, ili uzis la nomon poste Brock 'de Häckeberga'.[2][3]

La posta familio Brok af Estrup (Brok de Estrup) havis blazonŝildon kiel blua konuso kun blanka fono.

Brok de Barløsegaard la 1-a sekvis, kies blazono estis oblikva fasko kaj arbo inter du oblikvaj dividitaj flagoj sur la kasko.

Blazono de Brok de Barløsegård la 2-a havis multajn variaĵojn, sed trovis blazonŝildon blanka kaj ruĝa kun verda folio. Ĝi estis malalta familio en Fueno. Konita ekde 1463 ĝis 1591.[4]

Signifaj personoj de la familio redakti

Ĉefaj heredaĵoj redakti

Familio Brock/Brok havis multe da propraĵoj en Danio.

 
Ĉefa konstruaĵo de Gammel Estrup (Maljuna Estrup), Norddjurs Kommune.
 
Ĉefa konstruaĵo de Hevringholm, norda marbordo de Djursland, Norddjurs.

Vidu ankaŭ redakti

Danmarks Adels Aarbog (Jarlibro de la nobelaro de Danio)

Referencoj redakti

  1. [1]
  2. 2,0 2,1 [2]
  3. [3]
  4. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2022-01-08. Alirita 2022-01-08.