Brosliphararo estas stilo de liphararo, razita ĉe la pintoj, escepte por tri aǔ kvin centimetroj super la centro de la lipo, nome la filtrumo. La flankoj de tiu liphararo estas vertikalaj pli ol pintaj. La stilo unue iĝis populara en Usono en la fino de la 19a jarcento, el kie ĝi etendiĝis al Germanio kaj aliloken, atingante pinton de populareco en la intermilitaj jaroj antaǔ iĝi ekstermoda post la Dua Mondmilito ĉefe pro la neevitebla asociiĝo kun Adolf Hitler. Aliaj nomoj por tia liphararo estas Hitlera, Charlie Chaplin, 1/3, filtruma liphararo, poŝtmarka, kaj aliaj.

Oliver Hardy portis brosliphararon. La pinto de lia populareco estis el ĉirkaǔ 1900 al 1945.

Aliaj broslipharuloj redakti