Oliver Hardy

Usona aktoro

Oliver Hardy, plennome Oliver Norvell Hardy, naskiĝis la 18-an de januaro 1892 en Atlanta, Georgia, Usono. Diference de Stan Laurel, neniu el la familio de Oliver estis aktoro. Sed Oliver havis talenton por kantado kaj do li aperis kiel infano unuafoje en scenejo en tiam en Usono tre popularaj minstrel-show, kio estis certa speco de nomada revuo kun dancado kaj muziko. Pli poste li mallongtempe studis juron. En 1910 montriĝis lia intereso pri filmo, kiam li malfermis propran kinejon. Post tri jaroj li komencis en Florido preni rolojn de statistoj ĉe novjorka kompanio Lubin. Dek du jarojn li poste rolis en multaj komedioj kiel statisto, sed aperis ankaŭ pli grandaj roloj. Ne estas precize konate, en kiom da filmoj tiutempe Oliver rolis. Li mem pli poste indikis pertakse ĉirkaŭ 500 filmojn. En filmoj, kiuj ĝis hodiaŭ konserviĝis, li rolis plimulte malbonulon, la t.n. heavy-on. Li rolis en vesternoj, aventuremaj filmoj, en pirataj filmoj. Li estis ĉiam malbona preskaŭ bruta, malbonega pirato aŭ stulteta policisto kun bastono. Kvankam li tiam estis ĉirkaŭ dudekjara, li rolis tipulojn ĉirkaŭ kvardek jaroj. Tiutempe reĝisoroj okupis lin laŭ lia aspekto. Ĉio estis konsiderata morte grave, kiam en liaj roloj estis nenia signo de komiko. Ofte li estis okupata kiel kontraŭo al iu komikulo. Kiel ekzemple lia rolo en filmo The Wizard of Oz kun Larry Semon, kiam Semon estis malgranda maldikulo kaj Ollie granda dikulo.

Oliver Hardy
Oliver Hardy, kun Stan Laurel (maldekstre)
Oliver Hardy, kun Stan Laurel (maldekstre)
Persona informo
Oliver Hardy
Naskonomo Oliver Norvell Hardy
Naskiĝo 18-a de januaro 1892
en Usono Atlanta, Georgia, Usono
Morto 7-a de aŭgusto 1957
en Usono North Hollywood, Kalifornio, Usono
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per intracranial thrombosis vd
Tombo Valhalla Memorial Park Cemetery vd
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Usono vd
Alma mater Young Harris College • Georgia Military College vd
Subskribo Oliver Hardy
Familio
Edz(in)o Madelyn Saloshin (1913-1921)
Myrtle Reeves (1921-1937)
Virginia Lucille Jones (1940-1957)
Profesio
Okupo aktorokomikisto • filmaktoro • stuntisto • scenaristofilmreĝisoro • filma scenaristo vd
Laborkampo kina aktorado • kina reĝisorado • kina scenverkado vd
Aktiva dum 1914– vd
En TTT Oficiala retejo vd
Aktorado
Fama rolo komikulo
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

En 1923 Ollie eĉ rolis kun Buster Keaton en unu el epizodoj de lia unua longa filmo Three Ages, kie li rolis sensentan malbonulon el ŝtonepoko.

La komikaj elementoj kaj talento de Oliver unuafoje rimarkis Hal Roach, kiu en la jaro 1924 okupis lin en sian filmon The King of Wild Horses. Oliver kiel kutime rolis malbonulon kaj li unuafoje ĉi tie renkontiĝis kun James Finlayson, pli posta eterna kontraŭrolanto de duopo Laurel kaj Hardy.

Simile kiel Stan Laurel, eĉ ne Oliver havis en siaj fruaj jaroj destinitan karakterizan trajton, kiu farigis liajn staturojn tipaj per io. Fine, renkontiĝonte kun Stan, li sukcesis trovi sian stilon. Tio estis en filmo Crazy to Act, kie li kreis rolon de produktoro. Estiĝis nova Ollie - pompa etburĝano kun tipa malmola ĉapelo sur la kapo, postulanta ĉiam kaj dum ĉiuj cirkonstancoj respekton, sed kiun li neniam ricevas kaj li do furiozas kaj furiozas, por ke li atingu la postulatan agnoskon de ceteraj.

En la jaro 1926 Ollie estis populara kunlaboranto de studio de Hal Rouch, kie agadis Stan Laurel kiel reĝisoro kaj gagulo. Ollie estis eksluzive aktoro. Fine hazardo en aspekto de ŝafida femuro alkondukis Stan Laurel-on denove antaŭ kamerao, por ke li unuafoje ekrolu kun sia estonta nedisigebla filma kunulo - Oliver Hardy.

Oliver Hardy mortis la 7-an de aŭgusto 1957.

Vidu ankaŭ redakti