La Bruna muŝkaptulo (Muscicapa dauurica) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj kaj de ties plej tipa genro nome Muscicapa. Ĝi inkludus la Brunstria muŝkaptulo, kiu estas foje konsiderata diferenca specio Muscicapa williamsoni.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Bruna muŝkaptulo
Bruna muŝkaptulo
Bruna muŝkaptulo

Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Paseroformaj Passeriformes
Familio: Muŝkaptuledoj Muscicapidae
Genro: Muscicapa
Specio: M. dauurica'
Muscicapa dauurica
(Pallas, 1811)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Subspecioj

M. d. dauurica
M. d. poonensis (but see text)
M. d. williamsoni (but see text)

Sinonimoj

Muscicapa williamsoni (but see text)

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Tiu estas insektomanĝanta specio kiu reproduktiĝas en Japanio, orienta Siberio kaj Himalajo. Ĝi estas migranta kaj vintrumas en tropika suda Azio el suda Barato kaj Srilanko orienten al Indonezio.

Aspekto redakti

Tiu palearktisa kaj orientalisa specio estas 13 cm longa, inklude la ofte levatan voston. Ĝi estas simila laŭ formo al la pli granda specio Griza muŝkaptulo, sed ĝi estas relative pli longvosta. La malhela beko estas relative granda kaj bazlarĝa.

Plenkreskulo havas grizbrunajn suprajn partojn, kiuj iĝas pli grizaj kiam la plumaro aĝas, kaj blankecajn subajn partojn kun flankoj de bruna nuanco. Junuloj havas skvamecajn brunajn suprajn partojn, kapon kaj bruston.

Geografia variado redakti

Kvankam kutime konsiderata monotipa se la Brunstria muŝkaptulo ne estas inkludata, Rasmussen kaj Anderton, en Birds of South Asia. The Ripley Guide asertas, ke la populacioj de la Hindia subkontinento kaj de la Andamanoj estu konsiderataj kiel separata subspecio, nome poonensis, el la nomiga raso kiu okupus plej parton de la teritorio de la specio. Ili priskribas poonensis kiel pli pala kaj pli bruna supre, kun pli granda beko, kaj ĉefe pala suba makzelo, pli makulitaj gorĝo, brusto kaj flankoj (en freŝa plumaro), malpli kontraste blankaj "mustaĉoj" kaj gorĝo, kaj eble pli rondoformaj flugiloj.[1]

 
Mai Po, Hongkongo

Kutimaro redakti

La Bruna muŝkaptulo estas komuna birdo troviĝanta en malferma arbaro kaj kultivataj areoj. Ili nestumas en arbotruo, kie la ino demetas 4 ovojn kiuj estas kovataj nur de la ino.

La masklo de Bruna muŝkaptulo kantas simplan melodian kanton dum pariĝado.

Tiu birdo estas parazitata de la Laŭso Philopterus davuricae.

Vaganteco redakti

La Bruna muŝkaptulo estas ege rara vaganto en Okcidenta Eŭropo. Venis tiaj informoj el Britio, Danio kaj Svedio, kaj krome, estas necertaj proponoj el Irlando, Ferooj kaj Norvegio.

Britio redakti

La 3an de oktobro 2007 unuavintrula Bruna muŝkaptulo estis malkaŝita ĉe Flamborough Head, East Riding of Yorkshire kiu allogis centojn da birdumantoj dum ties ĉeesto kiu daŭris ĝis la krepusko de la venonta tago. Tiu ŝajne estis la unua akceptata informo. Antaŭa informo, ĉe Insulo Fair, la 1a kaj 2a de julio 1992 [2] estis konsiderata de la BOURC kiel ne tutcerte de natura deveno. Oni supozeble trovis alian birdon en Lindisfarne, Northumberland la 9a de septembro 1956, sed tiu identigo ne estis akceptita sendube.

Referencoj redakti

  1. Rasmussen, Pamela C. kaj John C. Anderton (2005) Birds of South Asia. The Ripley Guide ISBN 84-87334-67-9
  2. Harvey, Paul (1992) The Brown Flycatcher on Fair Isle - a new British bird Birding World 5(7):252-255

Literaturo redakti

  • Birds of India de Grimmett, Inskipp kaj Inskipp, ISBN 0-691-04910-6
  • Bradshaw, C., P. J. Jepson kaj N. J. Lindsey. (1991) Identification of brown flycatchers British Birds” 84(12):527-542
  • Alström, Per & Erik Hirschfeld (1991) Field identification of Brown, Siberian and Grey-streaked Flycatchers Birding World 4(8):271-278