Brunbrusta muŝkaptulo
La Brunbrusta muŝkaptulo (Muscicapa muttui) estas malgranda specio de birdo de la familio de Muŝkaptuledoj.
Brunbrusta muŝkaptulo | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Brunbrusta muŝkaptulo
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Muscicapa muttui (Layard, 1854) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Tiu specio reproduktiĝas en Sudorienta Azio nome en nordorienta Barato, centra kaj suda Ĉinio kaj norda Birmo kaj Tajlando, kaj migras al suda Barato kaj Srilanko.
Aspekto
redaktiLa Brunbrusta muŝkaptulo estas 13–14 cm longa kaj pezas inter 10 kaj 14 g. Tiu specio estas kiel ĉe aliaj samgenranoj olivbruna supre tre hele griza sube. La supraj vostokovriloj estas pli brilruĝecaj ol la bordoj de la flugilplumoj. La vostoplumoj havas ruĝecajn nuancojn en la eksteraj bordoj. La bridoj estas palaj kaj la nigra okulo havas helan okulringon rimarkindan. La mentono kaj gorĝo estas blankaj dum la brusto kaj flankoj de la korpo estas palbrunaj. La mezo de la korpo al la subvosto estas sablokolore blankeca.[1] Submustaĉaj strioj estas helgrizaj kaj markas la bordojn de la pli pala mentono; la kruroj kaj malsupra makzelo estas helrozkoloraj.[2] La plej konfuzebla specio estas la Bruna muŝkaptulo sed la pli etenda ruĝeco kaj distinga bildo de tiu specio faciligas la separon.[3] Tiu specio estas nomata ankaŭ kiel “Muŝkaptulo de Layard” laŭ Layard kaj ankaŭ en la latina scienca nomo laŭ Muttu, lia servisto kiu alportis al li la specimenon.[4]
Referencoj
redakti- ↑ Oates, Eugene W.. (1890) The Fauna of British India. Birds Vol. 2.. Taylor and Francis, London, p. 36–37.
- ↑ Rasmussen, PC & JC Anderton. (2005) Birds of South Asia: The Ripley Guide. Volume 2. Smithsonian Institution & Lynx Edicions, p. 375.
- ↑ Wait, WE (1922). “The passerine birds of Ceylon”, Spolia Zeylanica 12, p. 114.
- ↑ desc