Brunfrunta arbokoturno

(Alidirektita el Brunkrona arbokoturno)

La Brunfrunta arbokoturno (Dendrortyx leucophrys) estas specio de birdoj de la familio de Odontoforedoj kaj ordo de Kokoformaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Brunfrunta arbokoturno
Brunfrunta arbokoturno
Brunfrunta arbokoturno
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Kokoformaj Galliformes
Familio: Odontoforedoj Odontophoridae
Genro: Dendrortyx
Specio: D. leucophrys
Dendrortyx leucophrys
(Gould, 1844)
Konserva statuso
{{{220px}}}
Konserva statuso: Malplej zorgiga
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

Ĝi troviĝas en Kostariko, Salvadoro, Gvatemalo, Honduro, Meksiko kaj Nikaragvo. Ties natura habitato estas subtropikaj aŭ tropikaj humidaj montararbaroj. Ĝi vivas en malgrandaj grupoj kiuj manĝas ĉe subkreskaĵaro, duaranga kreskaĵaro, arbarklarejoj kaj kafoplantejoj. Unu el la lokaj nomoj estas "chir-ras-qua" [ĉirAskua] pro sia brueca alvoko.

Ĝi havas kokecan aspekton pro sia longaj vosto kaj kruroj. Ties pala iriso kaj strieca kolo diferencigas ĝin el la aliaj koturnoj. Temas pri bruneca kaj malhela birdo. La frunto estas helbruna kaj la ĉirkaŭokula ringo ruĝeca. La beko estas grizeca kaj la kruroj ruĝecaj.

Subspecioj redakti

Oni konas du subspeciojn de Dendrortyx leucophrys:[1]

  • Dendrortyx leucophrys leucophrys - montoj de suda Meksikio (Chiapas) al Nikaragvo
  • Dendrortyx leucophrys hypospodius - montoj de norda Kosta-Riko

Referencoj redakti