Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Bukovec

Bukovec (germane Buckholz) estas vilaĝo en Ĉeĥio, parto de urbo Dubá. Ĝi troviĝas proksimume 5 km sudokcidente de Dubá. Estas ĉi tie registritaj 25 adresoj. En la jaro 2021 ĉi tie daŭre vivis 10 loĝantoj.

Bukovec
germane Buckholz
vilaĝo
Kapeleto kaj domo n-ro 13 ĉe ŝoseo I/9
Oficiala nomo: Bukovec
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Česká Lípa
Administra municipo Dubá
Historia regiono Bohemio
Montaro Doksa montetaro
Domoj 25 2011
Situo Bukovec
 - koordinatoj 50° 30′ 34″ N 14° 29′ 12″ O / 50.50944 °N, 14.48667 °O / 50.50944; 14.48667 (mapo)
Katastro 6,83 km² (683 ha) Zakšín
Loĝantaro 10 (2021)
Denseco 1,46 loĝ./km²
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 471 41
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bukovec (Dubá)
Portalo pri Ĉeĥio

Bukovec situas en katastra teritorio Zakšín kun areo 6,83 km². Ĝi estas konsisto de teritorio PPR Kokořínsko.

Teritorio redakti

La ĉefa parto de Bukovec situas en deflankiga valo sub monteto Šiška (336 m s. m.). Vilaĝo Bylochov, al kiu ascendas la vojo el tiu ĉi valo, apartenas jam al municipo Snědovice de distrikto Litoměřice. Al Bukovec apartenas ankoraŭ Pustý Zámek, grupo da domoj situantaj sub Pustý zámek pli alte kontraŭ fluo de rojo Liběchovka. Ankoraŭ pli alte sur Liběchovka troviĝas muelejo Bukovecký mlýn, sed kiu jam apartenas al loka parto Zakšín.

Tra la valo de Liběchovka serpentumas frekventata ŝoseo I/9 de Mělník ĝis Česká Lípa. En la vilaĝo estas ankaŭ aŭtobusa haltejo.

Norde elkuras super a municipo promontoro de monteto Šiška (335 m s. m.) kaj el la orienta flanko tra la valo de Liběchovka borderas montodorso de Rač kun multaj grejsaj rokoj. Sur ĝia dejklivo estas ruino de Pustý zámek.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la vilaĝo devenas el komenco de la 17-a jarcento. Dum plimulto de sia konata ekzistado ĝi estis dividita administre en du partojn, dividitaj de la devena ŝoseo tra la valo de Čertovka al Bylochov. Ambaŭ partoj hodiaŭ sub la nomo Bukovec apartenas al Dubá.

La sudokcidenta parto aqpartenis unue al bieno Radouň, poste al bieno Liběchov situanta sude kaj al Bylochov. Bylochov apartenadis en iaman distrikton Štětí, poste Dubá kaj Roudnice.

La nordorienta parto apartenis al senjorujo Bernštejn, Deštná, Doksy, katastre sub Zakšín.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869134
1880130
1890120
1900105
1910105
1921100
JaroLoĝantoj
1930110
195035
196124
197022
198014
199111
JaroLoĝantoj
20017
20118
202110

Pluaj fotoj redakti