Bulgarlingva Vikipedio
bulgarlingva versio de la reta enciklopedio Vikipedio
La bulgarlingva Vikipedio aŭ simple bulgara Vikipedio estas aŭtonomeca eldono de Vikipedio en la bulgara lingvo. Sialingve ĝi havas la titolon Българоезична Уикипедия; latinliterigite B'lgaroeziĉna Uikipedija. La projekto fondiĝis en decembro 2003 kaj atingis 100 000 artikolojn en majo 2010. La 30-an de januaro 2023 ĝi enhavas 287 519 artikolojn.
Bulgarlingva Vikipedio | |
---|---|
Retadreso | bg.wikipedia.org |
Kategorio | Vikipedio (libera reta enciklopedio) |
Lingvo | bulgara |
Posedanto | Fondaĵo Vikimedio |
Statistikoj | |
je la 30-a de januaro 2023 | |
Artikolnombro | 287 519 |
Profundeco | 27.4 |
Paĝoj | 640 194 |
Redaktoj | 11 643 729 |
Uzantoj | 319 584 |
Aktivaj uzantoj | 750 |
Administrantoj | 25 |
Dosieroj | 490 |
En septembro 2019 la Fondaĵo Vikimedio anoncis intencon fermi la bulgarajn Vikinovaĵojn kaj forigi la tutan enhavon de la projekto, sekvante rekomendon de la Lingva Komitato de la Fondaĵo. Ĉi tiun drastan agon ĝi pravigis citante gravajn, kontraŭĵurnalismajn fuŝaĵojn kaj propagandon, kiujn la komunumo de la projekto permesis tre longtempe restadi. La 23-an de septembro 2019 ĝi estis fermita.