Bulletin officiel (Francio)


bulletin officiel (BO) (esperantlingve "bulteno oficiala") estas oficiala eldono de la franca ŝtato, destinita al konigo de la novaĵoj pri leĝotekstoj sed ankaŭ pri malpli gravaj tekstoj (dekretoj, cirkuleroj, servnotoj, anonco de vakaj postenoj...).

Pluraj ministerioj eldonas sian propran oficialan bultenon. Tamen, pluraj ministerioj povas havi komunan oficialan bultenon, tiel la ministerio pri nacia edukado kaj la ministerio pri supera instruado kaj serĉado, komune eldonas Bulletin officiel du ministère de l'Éducation nationale et du ministère de l'Enseignement supérieur et de la Recherche. Inverse, pluraj oficialaj bultenoj povas esti eldonitaj de ministerio ; tiel la ministerio pri buĝeto eldonas Bulletin officiel des impôts kaj Bulletin officiel de la comptabilité publique.

Origine dissenditaj sur papero, la oficialaj bultenoj estas pli kaj pli ofte traretaj kaj eksterretaj, escepte por la decidoj kiuj povus atenci al privateco.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti