Burgo Arnshaugk

Burgo Arnshaugk (aglejo) estis strategie ege grava loko de la Orla-regiono kaj centro de la mezepoka regada teritorio Arnshaugk ene de Orla-govio. Laŭ la burgo nomiĝis Otto von Lobdeburg-Arnshaugk meze de la 13-a jarcento, do linio de la liberaj senjoroj de Lobdeburg apud Jena. La spronburgo troviĝis en la sudokcidento de la nuna urba teritorio de Neustadt an der Orla en Germanujo.

Arnshaugk kiel administradnomo en 2797

PriskriboRedakti

Ekzistas hodiaŭ nur kelkaj ekonomiejoj en la eosto de la iama antaŭburga areo kiu danke al dendrokronologio datumiĝi povis el la 16-a kaj la 17-a jarcento ĉefe (1517d, 1592d, 1615d). La lastaj ejoj de la kernoburgo ŝajne post la terenfalo de la belfrido en la 1.8.1700 tre rapide forigitis. Sur akvarelo de J.A. Zwaad el 1721 ankoraŭ videblas resto de palacsimilia domo kun fenestraj truoj. Alia bildo de la tuto estas la Merian-gravuraĵo de Neustadt el la jaro 1650-a kun burga fono: tie ĉi ĝi nomiĝas Kastelo Arnsburg.

HistorioRedakti

Verŝajnas, tamen nek dokumente nek arĥeologie atesteblas, ke remparaĵo kiel frua rezidejo de slavoj tie ekzistas. Konstruigintoj dela malfrumezepoka burgo estis tre supozeble la senjoroj de Lobdeburg kiu ekde 1250 intertempe havis tiun ĉi burgon kiel sidejon: plurfoje klare atestatas la ĉeesto de Otto von Lobdeburg-Arnshaugk sur burgo sia en Schleiz. En ĉiuj dokumentoj la lobdeburganoj ĉiam titolatas liberaj senjoroj. Jam en decembro 1289 aŭ plej malfrue en januaro 1290 estingiĝis la arnshaugk-a linio de la lobdeburganoj pro ke la du viraj heredoj Otto kaj ties filo Hartman ekde tiam ne plu aperis en dokumentoj. Eble ambaŭ samtempe mortis dum kverelo milita ĉar ili havis la kutimon prezenti sin akompanantoj de Dietrich von Landsberg. La konvento de la benediktanoj en Auhausen estis la praa kaj kutima monaĥejo de la lobdeburganoj en la iama frankonia originregiono. Post kiam ili setlis en Turingio (danke al enfeŭdigoj fare de Frederiko Barbaroso: cetere menciitis en 1133 la unuan fojon estado de sinjoro de Auhausen ĉe Lobdeburg) elektitis la cistercia virina Monakejo Roda kiel tombeja kirko. La vidvino Elisabeth von Lobdeburg-Arnshaugk, treeble naskiĝe grafino de Orlamünde, postnupte venigis en la matrimonion la posedaĵojn de la arnsthaugkaj lobdeburganoj; edzo ŝia estis la turingia landgrafo Albreĥto la 2-a (Meißen). La filo de Albreĥto, Frederiko la 1-a (Meißen), edzinigis la duan fojon la heredantino Elisabeth von Arnshaugk en la jaro 1300 laŭlegende en la Klostro Reinhardsbrunn.

Okaze de la divido de Saksio restis Arnshaugk ĉe la ernestida linio. En 1567 ĝi venis post la Grumbach-kvereloj post la regna proskribo de duko Johano Frederiko la 2-a (Saksio) kiel garantiaĵo al la albertidoj. Kompleta cedo al ili estis e 1660 kaj ĝis 1815 ekzistis la admininistra unueco Amt Arnshaugk de ĉe Distrikto Neustadt. Ekde 1788 prizorgis la samaj oficistoj kaj Arnshaugk kaj Ziegenrück. Malantaŭ la divido de Saksio en 1815 Arnhaugk kun sia plejparto teritorio venis sub la regado de Saksio-Vajmaro-Eisenach.

BlazonojRedakti

Reprezentato: "Arĝente oblikva ruĝa trabo" kaj "Ruĝe oblikvigita arĝenta fiŝo kun flugiloj"

LiteraturoRedakti

  • Paul Lehfeldt: Bau- und Kunst-Denkmäler Thüringens. Abteilung 1: Grossherzogthum Sachsen-Weimar-Eisenach. Band 5 = H. 24/25: Verwaltungsbezirk Neustadt. Amtsgerichtsbezirke Neustadt a. Orla, Auma und Weida. Fischer, Jena 1897, p. 4–7.
  • Andreas Konopatzki: Burganlage „Arnshaugk“ nahe Neustadt a. d. Orla – eine Burg und doch keine Burg – wissenschaftliche Untersuchung einer vermeintlichen Vorburg. In: Hartmut Hofrichter (Red.): Der frühe Schloßbau und seine mittelalterlichen Vorstufen (= Forschungen zu Burgen und Schlössern. Bd. 3). Deutscher Kunstverlag, München 1997, ISBN 3-422-06208-4, p. 75–80.
  • Sebastian Martius: Die Burg und das Amt Arnshaugk: früheres Macht- und Verwaltungszentrum im Orlagau. Ĉe: Heimatjahrbuch des Saale-Orla-Kreises. Bd. 11, 2003, ZDB-ID 919728-x, p. 81–84.
  • Rudolf Großkopf: Die Herren von Lobdeburg, 1925
  • Beate Tomaschek, Klaus P. Wittwar, Andreas Konopatzki kaj Anette Weber: Bauforschung, Friedrich Otto Universität Bamberg, 1994

Eksteraj ligilojRedakti