Burpio ( angle : burpee, kaj tiel en multaj aliaj lingvoj; esperante povas esti stariĝu-malleviĝu) estas ekzerco en fizika taŭgeco (eltenemo) farita kadre de serio de forttrejnado aŭ aeroba ekzercado .

La baza movado plenumiĝas en kvar stadioj:

  • Stadio 1: Ekstaru. Iru malsupren al kaŭra pozicio kun la manoj sur la planko.
  • Stadio 2: Piedbatu per la kruroj malantaŭen, tenante viajn brakojn rektajn, tiam faru puŝlevon (en iuj versioj ĉi tiu puŝo estas rezignita).
  • Stadio 3: Reiru la krurojn al la kaŭra pozicio.
  • Stadio 4: Saltu de kaŭra pozicio supren.

Historia fonto redakti

Laŭ la oxforda vortaro, la ekzerco estas nomita laŭ la usona kuracisto nomita Rojal Huddleston Burpee kiu en 1939 evoluigis ekzerca testo nomita la "stariĝu-malleviĝu provo" bazita sur la puŝleva ekzerco. Li doktoriĝis pri fiziologio de Universitato Kolumbio en 1940. Lia doktora disertaĵo esence estis rapida kaj simpla maniero taksi fizikan taŭgecon per la "preskaŭ-komenca" ekzercado. La originala ekzercado de Barpee estis pli simpla, kaj ne implikis puŝlevi kaj salti supren.

La ekzercado populariĝis en 1942 post kiam la usona militistaro adoptis ĝin por taksi la fizikan taŭgecon de soldatoj, antaŭ la eniro de usona trupo en la Duan Mondmiliton. La testo konsistis el serio de ekzercoj faritaj en rapida sinsekvo, kaj estis dezegnita por doni rapidan takson de facilmoveco, kunordigo, kaj forto.

Versioj de la ekzerco redakti

Estas multaj versioj de ĉi tiu ekzerco. Jen kelkaj versioj de la ekzerco:

  • Stariĝu kun salto al la kesto - dum plenumado de la ekzerco, saltu sur keston, kaj ne supren kaj malsupren.
  • Stariĝu kun longsalto - stariĝu-malleviĝu ekzerco sekvata de longsalto.
  • Stariĝu kun puŝo-supren (ankaŭ konata kiel "bastardo") - dum plenumado de la ekzerco, en paŝo 2, faru puŝlevon.
  • Leviĝu per pezoj - dum plenumado de la ekzerco, tenu paron da pezoj.

Mondaj rekordoj redakti

La 17-an de majo 2014, Cameron Dorn rompis du mondajn rekordojn en Greenwood (suda Karolino ) laŭ la nombro da ripetoj de la ekzerco "stariĝu-malleviĝu" sen puŝlevo: li plenumis 5 657 ripetojn en 12 horoj, kaj 10 105 ripetojn en 24 horoj.

La 21-an de oktobro 2013, Lloyd Wima el Portlando (Oregono) rompis mondan rekordon pri la nombro da ripetoj de la ekzerco "stariĝu-malleviĝu" kun puŝleviĝo: li plenumis 9 480 ripetojn en 72 horoj.

La 23-an de julio 2018, Charlie Guard en Tasmanio rompis mondan rekordon de 851 "stariĝu-malleviĝu" ekzercoj en unu horo.

Vidu ankaŭ redakti