Busakcidento de Konginkangas
grava voja trafika akcidento en Finnlando, la 19-an de marto 2004
Busakcidento de Konginkangas en 2004 estis la plej grava voja trafika akcidento en la historio de Finnlando. Aŭtobuso, kies celo estis veturi al al Kuusamo, kaj kamiono transportanta grandajn paperrulojn veturis en kontraŭaj direktoj sur ŝoseo kovrita per glacio je nesaĝe alta rapideco. En kurbiĝo la kamiono komencis gliti, forlasis sian lenon, kaj fronte koliziis kun la buso. La pezaj ruloj estis ĵetitaj al la aŭtobuso. 23 homoj mortis. Plejo el la mortintoj estis junuloj. La akcidento okazis en Konginkangas, loĝloko de la komunumo Äänekoski, la 19-a de marto 2004 hore 2:08. La veturanto de la kamiono kun la paperaj ruloj ricevis punon.
Referencoj
redakti- Lähteenmäki, Esko. [2005] (2006) A head-on collision involving a heavy vehicle combination and a charter coach on highway 4 at Konginkangas near the town of Äänekoski, Finland on 19.3.2004, trans. R&J Language Service, Investigation report A 1/2004 Y, Helsinki: Accident Investigation Board Finland. ISBN 951-836-176-2. OCLC 141380775.