Busiro (greke Βούσιρις, latine Busiris) estis en la helena mitologio egipta reĝo, filo de la mara dio Pozidono kaj Lisianaso, filino de la unua egipta reĝo.

Busiro
rolulo de helena mitologio
Informoj
Sekso vira
Patro Pozidono
Patrino Anippe
Infanoj Amphidamas
vdr
Heraklo mortigas Busiron kaj liajn korteganojn, atika hidrio, 480 a.K.

Egiptaj mitoj lian nomon ne konas, en la grekajn mitojn li eniris en legendo de la heroo Heraklo.

Dum regado de la reĝo Busiro estis en Egiptio naŭ longajn jarojn daŭrantaj grandaj sekecoj, rikoltomankoj kaj malsatmortado. Laŭ orakolo de kipra divenisto Trasio eblis la rikoltomankon forbeni, se estos ĉiujare al Zeŭso oferita unu eksterlandano. Busiro kiel la unua oferis la diveniston. Laŭ lia ordono oni poste ĉiujare oferadis eksterlandanon.

La lasta estus la granda heroo Heraklo, kiu transiris Egiption irante de la ĝardeno de Hesperidinoj, kie li plenumis la dek unuan taskon por la reĝo Eŭristeo. En suda parto de Egiptio Heraklo, honore al sia naskiĝurbo Tebo, fondis urbon Tebo, "la urbon de cent pordegoj".

Poste laŭ la helena mitologio li estis ĉe la reĝo Busiro kaptita kiel tiujara ofero. Sed la ofero neefektiviĝis, ĉar ĉe la oferaltaro Heraklo disŝiris siajn katenojn kaj mortigis la pastron, la reĝon kaj lian filon.