Butontruo

truo por butonumi

Butontruo estas la truo farita en ĉemizo, jako, mantelo aŭ simila vestaĵo por facile butoni (agrafi) ĝin pasigante tra tiu butonon. La paro formita per butono kaj butontruo estas tre tradicia tipo de fermilo ĉe vestaĵoj.

Butontruo.

La butontruoj estas fendoj farataj en la parto mala al la loko de la butono tiel ke pasigante tiun tra la butontruo kaj restigante ĝin je tiu kontraŭ flanko, la vestaĵo restas fermita kaj fiksita. Por ke la butontruoj ne disiĝu, oni kompletigas ilin per plifortigoj ĉu el tolo aŭ ple ofte el fadeno, ĉefe dika fadeno kaj maŝinkudrite por eviti fadendisiĝon kaj helpi pli elegantan rezulton.

Foje butontruo havas nur aŭ plie ornaman celon ĉu en brodado ĉu kiel la butontruo de roverso en jakoj kaj kostumoj, kiu laŭmode utilas por bori tra ĝi insignon, floron ktp.

Fermosistemo per butonoj laŭlonge de la 20-a jarcento estis iom post iom anstataŭita per aliaj pli modernaj sistemoj kiel zipo, lapfermilo ktp.


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ojal en la hispana Vikipedio.