Bystrá nad Jizerou

Bystrá nad Jizerou (germane Bistra an der Iser) estas municipo en Ĉeĥio troviĝanta en distrikto Semily, regiono Liberec. Vivas ĉi tie 114 loĝantoj (2023).

Bystrá nad Jizerou
germane Bistra an der Iser
municipo
Bystrá nad Jizerou
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Bystrá nad Jizerou
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Liberec
Distrikto Distrikto Semily
Administra municipo Semily
Historia regiono Bohemio
Montaro Karkonoŝa cismontaro
Memorindaĵo Ponto en Bystrá trusa ponto
Rivero Jizera
Situo Bystrá nad Jizerou
 - alteco 468 m s. m.
 - koordinatoj 50° 36′ 17″ N 15° 24′ 07″ O / 50.60472 °N, 15.40194 °O / 50.60472; 15.40194 (mapo)
Katastro 5,61 km² (561 ha) Bystrá nad Jizerou
Loĝantaro 114 (2023)
Denseco 20,32 loĝ./km²
Unua skribmencio 1320
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 512 05 ĝis 513 01
NUTS 3 CZ051
NUTS 4 CZ0514
NUTS 5 CZ0514 577049
Katastraj teritorioj 1
Partoj de municipo 1
Bazaj setlejunuoj 1
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Bystrá nad Jizerou
Retpaĝo: www.bystranadjizerou.cz
Portalo pri Ĉeĥio

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Benešov u Semil, Háje nad Jizerou kaj Košťálov.

Historio redakti

La unua skribmencio pri la municipo devenas el la jaro 1320.

Loĝantaro redakti

Evoluo de nombro de loĝantoj
La datoj devenas el datumbazo de Vikidatumoj


JaroLoĝantoj
1869621
1880638
1890600
1900535
1910512
1921516
JaroLoĝantoj
1930471
1950292
1961278
1970233
1980187
1991149
JaroLoĝantoj
2001122
2011116
2014118
2016114
2017116
2018117
JaroLoĝantoj
2019111
2020115
2021126
2022116
2023114

Naskiĝintoj redakti

En la municipo naskiĝis František Menčík, la patro de Věra Menčíková, la unua majstrino de la mondo en ŝako de virinoj.

Memorindaĵoj, geologiaj kaj mineralogiaj interesaĵoj redakti

Rekte en la municipo troviĝas interesaĵo – ligna ponto de trusa tipo el la jaro 1922. Tiu ĉi ponto trans rivero Jizera estas ununura ponto de tiu ĉi tipo en Eŭropo.

En la proksima ĉirkaŭaĵo de Bystrá troviĝas multe da interesaĵoj kaj turismaj celoj, kiel estas Bozkovaj kavernoj, Bohemia paradizo kaj tre proksima Gigantmontaro. Inter Mříčná, Peřimov kaj Bystrá tiriĝas metafira monto Strážník. Sur okcidenta terlango de Strážník en regiono "Na Jírově skalí" estas eŭropa raraĵo – melafira rokurbo. La rokoj falas pograde en valon preskaŭ per dudekmetraj muroj murkronita de ŝtonaj maroj.

Troviĝas ĉi tie mineraloj kiel olivino, amfibolo, aragonito, delesito, hematito, onikso, agato, karneolo, kalcito, ametisto, phillipsito.

Pluaj fotoj redakti