Cáparra [Kaparra] estas antikva urbo de Hispanio situa en la nordo de Ekstremaduro, en la komarko de la Valo de Alagón, ene de la romia provincia nome Lusitania. Ĝi estas trapasata de la nomata Vía de la Plata. Ĝi estas senhoma aktuale kaj datiĝas de epoko antaŭromia.

Cáparra
loĝloko • arkeologia loko [+]
Koordinatoj40° 10′ 0″ N, 6° 6′ 3″ U (mapo)40.16658333-6.10097222Koordinatoj: 40° 10′ 0″ N, 6° 6′ 3″ U (mapo)

Cáparra (Hispanio)
Cáparra (Hispanio)
DEC

Map
Cáparra
Vikimedia Komunejo:  Cáparra [+]
vdr

Ĝi havas etendon de ĉirkaŭ 12 ha, kvankam la iama murego ĉirkaŭas pli grandan teritorion, de ĉirkaŭ 16 ha.

Cáparra estis pli malgranda kaj malpli grava ol aliaj romiaj urboj de Iberio, sed ĝi estis strategie inter la ĉefaj urboj inter la rivero Taĵo kaj la montaro Sierra de Gredos, tio estas Caurium (Coria), Augustóbriga (Talavera la Vieja) kaj Egitania (Idanha-a-Velha) en la nuna Portugalio.

Ties urba organizado korespondas al ortogona plano, kun ĉefa akso en la Vía de la Plata, kiu trapasas ĝin el norde suden.

La nomo de la urbo ne estas de latina deveno, sed antaŭromia, probable de vetonoj, kiel la propra deveno de la prasetlejo. Oni konas aliajn nomojn kiel: Capara, Cappara, Capera kaj Kapasa.

Situo redakti

La ruinoj troviĝas ĉe la arbareto Casablanca, inter la municipaj teritorioj de Oliva de Plasencia kaj Guijo de Granadilla, ene de la Valo de Alagón, ĉe la rivero Ambroz, sur monteto kiu hegemonias super la rivero kaj la proksima valo.

Oni atingas Cáparra ekde la ŝoseo A-66 aŭ la N-630, laŭ la devojiĝo al Guijo de Granadilla, aŭ ekde la krucvojo de Villar de Plasencia.

Historio redakti

 
Milindikilo de Nerono en la Vía de la Plata en la Municipium Capara, norde de Cáceres.

La ekzisto de la urbo estas tre bone dokumentata ekde la antikveco. Ptolemeo mencias ĝin kiam ĝi formis parton de la teritorio de la vetonoj, sed aliaj historiistoj lokigas ĝin ene de la teritorio de lusitanoj, el kio supozeblas, ke la urbo estis ĉe la limo inter ambaŭ popoloj.

Post la jaro 74 m.K., kiam la imperiestro Vespasiano proklamis la Edikton de Latineco por la provincoj de la tiama Hispanio, la urbo akiris la kategorion de municipo laŭ latina juro -municipium kun ius latii minor-, kvankam oni ne konas la precizan daton sed dum la Dinastio de Flavioj. De tiamCapara ekdisvolviĝis kiel urbo kaj de tiam devenas plej parto de la restaĵoj, inter ili la fama kvarfrunta arko, ĉefa simbolo.

Dum la Frua Mezepoko, la urbo ekloĝiĝis kaj ĉefe post la islama invado, kaj poste ne estas informo ĉu ĝi denove reloĝiĝis, sed ŝajne ne post la konkero fare de la kristanaj regnoj.

Arko de Cáparra redakti

La konata kiel tetrapylum estas la plej grava konstruaĵo restanta ĝis nun. Temas pri kvarfronta pordego aŭ arko, la ununura en Hispanio kun ties karakteroj. Ĝi situas en la centro de la urbo, bordita de la Forumo kaj la publikaj banejoj kaj aliaj ĉefaj monumentoj. Estas tre probable ke en ĝi kunfluis la du ĉefaj stratoj: la Kardo kaj la Dekumano.

 
Vidaĵo de la publikaj termobanejoj de Capara ekde la Dekumana Vojo, kun la kvarfronta pordego fone.

Ĝi estas tre bone dokumentata, danke al la surskribaĵoj konservitaj sur ĝi kaj ĉefe sur tiu de la dekstra piliero de la suda fronto, kie oni mencias "Marcus Fidius Macer", kiu tre verŝajne konstruigis la arkon por plenumo de la testamento de siaj gepatroj. Temas pri gravulo de la urbo. La konstruo eble okazis fine de la 1-a jarcento.

Surgrunde ĝi estas 8,60 por 7,35 m, kaj alta 13,30 m en sia origina stato. La monumento bazas sur kvar pilieroj kiuj subtenas kvar duoncirklajn arkojn ornamitajn per diversaj ornamaĵoj kaj eble iam per skulptaĵoj.

Termobanejoj redakti

La publikaj termobanejoj de Cáparra lokiĝas en la nordokcidenta pinto de la antikva urbo romia, ĉe la decumanus maximus aŭ ŝoseo de La Plata. La unua fazo de konstruado korespondas al epoko de Flavioj, kiam la urbo akiris la kategorion de municipium.

Temas pri kvadrata konstruaĵo kun orientiĝo norde-suden. La propraj banejoj estas situaj en la centro de la konstruaĵo. Sude estas la Palestra, ksj norde kelkaj tabernae, ĉu lignomagazenoj aŭ administraj oficejoj. Ili estas 33 m longaj kaj 36 m larĝaj.