Cézembre
Cézembre estas marborda insulo situanta en golfeto de Saint-Malo en departemento "Ille-et-Vilaine". Surfaca je 18 hektaroj, ĝi ne estas loĝata, escepte de hotelo-restoracio malfermita dum somera sezono. La insulo estas sur la teritorio de Saint-Malo.
Cézembre | |
insulo | |
Insulo Cézembre vidata de navedŝipo
| |
Oficiala nomo: Cézembre | |
Ŝtato | Francio |
---|---|
Regiono | Bretonio |
Departemento | Ille-et-Vilaine |
Ĉefurbo | "sen" |
- alteco | 0 m s. m. |
- koordinatoj | 48° 40′ 37″ N 2° 4′ 17″ O / 48.67694 °N, 2.07139 °O (mapo) |
Plej alta punkto | |
- alteco | 38 m s. m. |
Longo | 0,700 km (0 mi) |
Larĝo | 0,250 km (0 mi) |
Areo | 0,18 km² (18 ha) |
Loĝantaro | 0 (2010) |
Geologia konsisto | Manika Markolo |
Horzono | MET (UTC+1) |
- somera tempo | MET (UTC+2) |
akvejo | Manika Markolo |
regiono-ISO | FR-35 |
Vikimedia Komunejo: Cézembre | |
Geografio
redaktiCézembre estas la plej granda insulo de la insuloj de la golfeto de Saint-Malo. Ĝi situas je 3,5 km de Saint-Énogat, en Dinard, kaj je 4 km de ĉirkaŭmura Saint-Malo. Plilonga laŭ sudokcidenta-nordorienta direkto, ĝi konsistas el du altebenaĵoj apartigitaj per profunda tranĉo. La insulo estas longa je 700 metroj, larĝa je 250 metroj. Ĝia kulmina punkto sen nomo, staras je 38 metroj. Estas plaĝo el fajna sablo suden, fronte al la kontinento, kaj roka kaj kruta bordo fronte al maro.
Historio
redaktiLa vorto Cézembre signifas plej alta punkto en kelta lingvo. La insulo estis la orienta pinto de la estuaro de rivero Rance kaj verŝajne estis Segisama Briga en la praromia epoko, kie staris opidumo gardanta la enirejon de marborda rivero[1]. Cézembre tiam estis ligita al la kontinento. Ĝi estus fariĝinta insulo sekve de cunamo supozata en 709.
Fotoj
redakti-
Cézembre vidata de Le Sillon en Saint-Malo
-
Cézembre vidata de la maro
-
Lumturo de Grand Jardin sudokcidente de Cézembre
-
Cézembre, la ŝipdeklivo
-
Mevoj prifajfas malpermesojn
Eksteraj ligiloj
redaktiBibliografio
redakti- Louis Motrot. (1992) L'histoire d'une île, Cézembre. Dinard: Danclau, p. 27. ISBN 2-907019-12-0.
Notoj kaj referencoj
redakti- ↑ « Cézembre » en Saint-Malo, 2000 ans d'histoire, Volumo 1, de Gilles Foucqueron, novembro 1999, (ISBN 2-9500304-5-9)