C♯-maĵoro
C♯-maĵoro aŭ C-diesa maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko c♯. La tonalon C♯-maĵoro oni indikas en la notacio per sep diesoj (f♯, c♯, g♯, d♯, a♯, e♯, b♯). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko c♯-e♯-g♯), oni nomas C♯-maĵoro.
C♯-maĵoro ofte estas sentata kiel delikata, hela kaj luma.
Verkoj en C♯-maĵoro estas relative maloftaj en la literaturo. Pli ofte oni uzas la enharmonie identan D♭-maĵoron. Plej famaj estas de Johann Sebastian Bach la preludoj kaj fugoj el la Bontemperita klavarinstrumento, precipe la preludo el la unua parto.
Vidu ankaŭ
redakti- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro