A♭-maĵoro
A♭-maĵoro aŭ A-bemola maĵoro estas tonalo de la modalo maĵoro, baziĝanta sur la toniko a♭. La tonalon A♭-maĵoro oni indikas en la notacio per kvar bemoloj (b♭, e♭, a♭, d♭). Ankaŭ la respektivan gamon kaj la bazan akordon de ĉi tiu tonalo (la toniko a♭-c-e♭), oni nomas A♭-maĵoro.
A♭-maĵoro ofte estas sentata kiel varma kaj mola, ĝis transfigurita. Multaj verkoj de la romantismo tonalas en A♭-maĵoro.
Verkoj
redakti- Muzio Clementi: pianosonato WoO 13 (1765)
- Ludwig van Beethoven: pianosonatoj n-oj 12, 31, 8 („Pathétique“) (2-a movimento), 1-a pianokonĉerto (Beethoven) (2-a movimento)
- Frédéric Chopin: 3-a balado op. 47
- Robert Schumann: La plej granda nombro de pecoj el la ciklo Carnaval
- Richard Wagner: grandaj partoj de la opero „Parsifal“ (i.a. antaŭludo kaj finalo)
- Edward Elgar: 1-a simfonio
Vidu ankaŭ
redakti- C♭-maĵoro, G♭-maĵoro, D♭-maĵoro, A♭-maĵoro, E♭-maĵoro, B♭-maĵoro, F-maĵoro, C-maĵoro, G-maĵoro, D-maĵoro, A-maĵoro, E-maĵoro, B-maĵoro, F♯-maĵoro, C♯-maĵoro
- a♭-minoro, e♭-minoro, b♭-minoro, f-minoro, c-minoro, g-minoro, d-minoro, a-minoro, e-minoro, b-minoro, f♯-minoro, c♯-minoro, g♯-minoro, d♯-minoro, a♯-minoro