C/1966 T1 (Rudnicki)

kometo

C/1966 T1 (Rudnicki) estas ne-perioda kometo. Ĝi estis malkovrita la 15-an de oktobro 1966 aparte de la pola astronomo Konrad Rudnicki en la Observatorio de la Monto Palomar kaj de la angla amatoro George Alcock; ĉar ĉi tiu ne povis konfirmi la observon sekvatage, la kometo ricevis la nomon de Rudnicki.

C/1966 T1 (Rudnicki)
ne-perioda kometo • hiperbola kometo
Malkovro
Malkovrita de: Konrad Rudnicki
Dato de malkovro: 15-a de oktobro 1966[1]
Aliaj nomoj: 1966e, 1967 II[2]
Orbitaj karakterizojA
Epoko: 2439520,5
(30-a de januaro 1967)[1]
Perihelio: 0,419225 AU[1]
Discentreco: 1,000391[1]
Orbita periodo: ne-perioda[1]
Klinangulo: 9,07898°[1]
Lasta perihelio: 20-a de januaro 1967[3]
vdr

La kometo pasis la Teron je distanco de nur 0,02 AU (astronomiaj unuoj), tio estas ĉ. tri milionoj da kilometroj. Ĝi atingis ŝajnan magnitudon de 8, do ne estis videbla sen instrumentoj. Ĝia perihelio (plej malgranda distanco al la Suno) estis 0,42 AU, do ĝi preskaŭ atingis la orbiton de Merkuro.

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 C/1966 T1 (angle). NASA JPL. Alirita 2017-03-04.
  2. Comet names and designations. Universitato Harvard. Alirita 2017-03-04.
  3. Itala Vikipedio