CSKA Sofija

futbalklubo de Bulgario

CSKA Sofija - plena nomo ПФК ЦСКА София, PFK CSKA Sofija (profesia futbala klubo Centra Armea Sportklubo Sofio) - estas unu el la plej sukcesaj futbalkluboj de Bulgario. Kiel la nomo indikas, ĝi baziĝas en la urbo Sofio kaj kompreneble estas unu el pluraj futbalkluboj de la urbo. En la sezono 2020/21, la unua vira teamo de la klubo atingis la 3-an pozicion de la 1-a bulgara ligo de profesia futbalo (Parva liga), sed tra ĉiuj sezonoj de la ligo konsideriĝas la plej bona vira futbalteamo de la lando: ĝi venkis en la Unua Ligo de Bulgario sume 31 fojojn inter la jaroj 1924 kaj 2023.

CSKA Sofija
futbala klubo
Kluba nomo  ПФК ЦСКА София, PFK CSKA Sofija
Fondita  la 5-an de majo 1948
Stadiono  stadiono "Bulgara armeo" en Sofio, Bulgario
Kapacito  22 015
Prezidanto  Bulgario Griŝa Ganĉev
Trejnisto  Bulgario Stamen Belĉev
Ligo  Unua Ligo de Bulgario (Parva liga)
2022/23  2-a pozicio, 1-a bulgara ligo
Oficiala retejo  cska.bg
Hejme
Ekstere
vdr
la unua vira teamo en 2019

Eksteraj ligiloj redakti

 
la stadiono en 2017