Cezaro (titolo)

(Alidirektita el Caesar (titolo))

Cezaro (en latino singulare Caesar, plurale Caesari/es) estis honortitolo imperia. Cezaro venas de la vorto Caesar aŭ Kapo de la Imperio. Ĝi deriviĝas de la cognomen Gaius Iulius Caesar ("Gajo Julio Cezaro"), la inteligenta generalo, konsulo kaj diktatoro (nomumita de la romia senato), kiu estis murdita en marto de ja jaro 44 a. K. La transformado de la familinomo Cezaro en imperiestran titolon okazis en la jaro 68 (la tiel nomata jaro de la kvar imperiestroj). Komence de la dua jarcento, la latina aŭtoro Suetonio verkis la Vivon de la dek du cezaroj (De vita XII Caesarum), en kiu li priskribas la vivon de Gajo Julio Cezaro kaj la unuaj dek unu imperiestroj romiaj (ĝis Domiciano).

Vidu ankaŭ redakti