Camăr

komunumo en Rumanio

Camăr [kamer] (hungare Kémer) estas komunumo en Rumanio nordokcidente de Cehu Silvaniei[1][2].

Camăr
Komunuma sidejo
komunumo en Rumanio
Lando  Rumanio
Distrikto distrikto Sălaj
Alinome Kémer (hungare)
Iama hungara departemento Szilágy
Situo 47° 18′ N, 22° 37′ O (mapo)47.29833333333322.620277777778Koordinatoj: 47° 18′ N, 22° 37′ O (mapo)
Camăr (Rumanio)
Camăr (Rumanio)
DMS
Map
Alto super maro 177–185 m
Poŝtkodo 457060
Loĝantaro
– komunumo 1.741 (1.899 en 2002)
– vilaĝo 1.741 (1.899 en 2002)
Kodo laŭ SIRUTA 140459
vdr

Al la komunumo Camăr apartenas ankaŭ la vilaĝo Pădureni[3], kiu situas 4 km norde; sed la censo de 2002 ne registris ĝin[4], kaj Enciclopedia României mencias ĝin kiel senhoman[3]. Fakte Camăr do estas unuvilaĝa komunumo.

Camăr estis unue menciita en 1349 kiel Kemer. Ĝi estas atingebla de Ip per la distrikta vojo DJ110P.

Loĝantaro redakti

En 1910 Kémer havis 2782 loĝantojn (hungaroj, rumanoj), en 1992 1999 (rumanoj, 92 % da hungaroj).

En la censo de 2002 la 1.899 loĝantoj deklaris jenajn etnecojn[4] kaj preferatajn lingvojn[5]:

Etneco nombro elcentaĵoj
hungaroj 1742 91,7 %
rumanoj 121 6,4 %
romaoj 36 1,9 %
Lingvo nombro elcentaĵoj
hungara 1667 87,8 %
rumana 131 6,9 %
cigana 101 5,3 %

Historio redakti

Ĝia unua mencio estas en 1320. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 ĝi apartenis al Hungario, al Szilágy.

Fontoj redakti

  1. Magyar nagylexikon, 1–18, 1993–2004, Budapest.
  2. Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio).
  3. 3,0 3,1 Comuna Camăr (rumane) (HTML). Enciclopedia României. Alirita 2015-01-04.
  4. 4,0 4,1 Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.
  5. Recensământul populației și al locuințelor – martie 2002 (rumane) (XLS) (2002). Arkivita el la originalo je 2013-10-14. Alirita 2014-10-25.

Ĝemelkomunumoj redakti

Gravaj personoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti