Cehu Silvaniei
Cehu Silvaniei [ĉehu silvaniej] (hungare: Szilágycseh sila:djĉe) estas urbo en Rumanio laŭ la rivereto Sălaj nordoriente de Zalău. Administre apartenas al ĝi Horoatu Cehului, Motiş, Nadiş, Ulciug.
LoĝantaroRedakti
En 1910 ĝi nombris 3 446 loĝantojn (hungaroj, rumanoj); en 1992 6 160 (61% hungaroj).
HistorioRedakti
Ĝi estis unue menciita skribe en 1405. Ĝis 1919 kaj inter 1940 kaj 1944 Szilágycseh apartenis al Hungario, (Közép-Szolnok, de 1876 Szilágy).
FontoRedakti
- Magyar nagylexikon, 1-18., 1993-2004, Budapest.
- Loknomvortaro de Transilvanio kaj de Moldavio (Rumanio)
Renomaj homojRedakti
- Erzsébet Zsófia Csatlós, (Fóris, Zsófia Ferencz), (n. 4-a de aŭgusto 1975): instruistino, redaktrino
- Béla Gerencséry, Grenczer (Szilágycseh, 16-a de aŭgusto 1887 – Budapest, 25-a de decembro 1960): nutraĵkemiisto, universitata profesoro.
- Béla Kun politikisto
- Miklós Molnár ekonomikisto
- István Nagy (*Târgu Mureş, 23-a de aŭgusto 1943): instruisto, kapelestro.
- Réka Zsuzsanna Simon (n. 1976): fabelverkistino
- Andrea Sólyom (n. 1978): sociologino, universitata instruistino de EMTE
- Sándor Szabó (30-a de januaro 1937) poeto, tradukisto