Campanario (Badajoz)

municipo en la regiono Ekstremaduro de Hispanio
Por aliaj signifoj, bv. rigardi la apartigilan paĝon: Campanario

Campanario [kampaNArjo] (Sonorilturo) estas municipo kaj loĝloko de Hispanio. Ĝi apartenas al la aŭtonoma komunumoregiono Ekstremaduro, al ties pli suda provinco Badaĥozo (Badajoz) kaj al la komarko La Serena. Laŭ la stato de 2023 en la municipo vivis 4 742 loĝantoj sur areo de 284 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 17 loĝantoj/km².

Campanario
municipo en Hispanio Redakti la valoron en Wikidata vd

Flago

Flago
Administrado
Ŝtato  Hispanio
Regiono Ekstremaduro
Provinco provinco Badaĥozo
Komarko La Serena
Poŝtkodo 06460
En TTT Oficiala retejo [+]
Politiko
Urbestro Manuel Calderón
Demografio
Loĝantaro 4 742  (2023) [+]
Loĝdenso 17 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 38° 52′ N, 5° 37′ U (mapo)38.8637261-5.6173532Koordinatoj: 38° 52′ N, 5° 37′ U (mapo) [+]
Alto 398 m [+]
Areo 284 km² (28 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Campanario (Provinco Badaĥozo)
Campanario (Provinco Badaĥozo)
DEC
Campanario (Hispanio)
Campanario (Hispanio)
DEC
situo en Hispanio kaj en tuta Iberio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Campanario (Badajoz) [+]
vdr

La loĝantoj nomiĝas campanarienses, kaj ili estas facile rekoneblaj en la ĉirkaŭaĵo, ĉar ilia parolmaniero ege distas el la najbaraj loĝantaroj: ekzemple ili prononcas la finan son (plurale ekzemple) kiel vera so, dum preskaŭ ĉiu najbaro prononcas ĝin kiel ho.

 
Campanario sur la ebenaĵo La Serena vidita el la kastelo de Magacela.

Campanario estas situa en la centra parto de Ekstremaduro, je altitudo de 398 m; inter la urbo Villanueva de la Serena kaj la urbo Castuera. La surfaco de ties teritorio estas de 257,32 km².

Historio

redakti

La mezepoka deveno de la vilaĝo rilatas al la rilataron de la najbara vilaĝo Magacela al la religia estraro en Villanueva de la Serena.

Dum la Hispana Enlanda Milito tiu vilaĝo restis en la teritorio de la Dua Hispana Respubliko, preskaŭ ĝis la fino de la milito. Tiele poste la venkintoj mortigis multajn lokanojn.

Ekonomio

redakti

Agrikulturo de cerealoj, brutobredado de ŝafoj kaj komerco kaj servoj rilate al la proksima Villanueva de la Serena kaj la ŝoseo kiu iras el tie al Castuera.

Vidu ankaŭ

redakti

Eksteraj ligiloj

redakti