Camulodunum, antikvromia nomo por tio kio estas nune Colchester en Essex, Britio, estis grava[1][2] urbo en Romia Britio, kaj la unua ĉefurbo de la provinco.[3] Oni konsideras ĝin la plej antikva urbo en Britio.[4] Origine la loko de la briton-kelta opidumo Camulodunon (kun la signifo "fortikaĵo de Kamuloj"), ĉefurbo de la Trinovantoj kaj poste de la Katuvelaŭnoj, ĝi estis por la unua fojo menciita laŭnome sur moneroj stampitaj de la ĉefo Taskiovano iam inter la jaroj 20 kaj 10 a.n.e.[5] La romia urbo startis kiel romilegia bazo konstruita en la 40-aj jaroj n.e. sur la loko de la briton-kelta fortikaĵo post la konkero fare de la imperiestro Klaŭdio.[5] Post la frua urbo estis detruita dum la ribelo de la Icenoj en la jarojn 60/61 n.e., ĝi estis rekonstruita, kaj atingis sian pinton en lae 2a kaj 3a jarcentoj.[5] Dum tiu tempo ĝi estis konata per sia oficiala nomo Colonia Claudia Victricensis (COLONIA CLAVDIA VICTRICENSIS),[6] often mallongigita al Colonia Victricensis, kaj kiel Camulodunum, nome latinigita versio de ties origina britona nomo.[7] La urbo estis hejmo de granda klasika templo, du teatroj (inklude la plej granda el Britio), kelkaj romi-britaj temploj, la nura konata ĉarkurejo de Britio, la unuaj urbomuregoj de Britio, kelkaj grandaj tombejoj kaj ĉirkaŭ 50 konataj mozaikoj kaj mozaikerhavaj pavimoj.[1][2][5][8] La urbo eble atingis populacion de 30 000 en sia pinto.[9] Nur fine de la 18-a jarcento historiistoj konstatis, ke la fizikaj briton-romiajn restaĵojn de Colchester estas fakte la urbo iam menciita en antikva literaturo kiel "Camulodunum".

Camulodunum
castrumarkeologia loko • romia konstruaĵo [+]
Koordinatoj51° 53′ 31″ N, 0° 53′ 53″ O (mapo)51.8920.898Koordinatoj: 51° 53′ 31″ N, 0° 53′ 53″ O (mapo)

Camulodunum (Britio)
Camulodunum (Britio)
DEC
Camulodunum
Camulodunum

Map
Camulodunum
Vikimedia Komunejo:  Camulodunum [+]
vdr
Monero de Trinovantoj stampita en Kamuloduno.

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 Todd, Malcolm. (1981) Roman Britain; 55 BC - AD 400. Fontana Paperbacks (ISBN 0 00 633756 2)
  2. 2,0 2,1 Wilson, Roger J.A. (2002) A Guide to the Roman Remains in Britain (Fourth Edition). Published by Constable. (ISBN 1-84119-318-6)
  3. En Esperanto estus Kamuloduno.
  4. McWhirr, Alan (1988) Roman Crafts and Industries. Published by Shire Publications LTD. ((ISBN 0 85263 594 X))
  5. 5,0 5,1 5,2 5,3 Crummy, Philip (1997) City of Victory; the story of Colchester - Britain's first Roman town. Published by Colchester Archaeological Trust (ISBN 1 897719 04 3)
  6. Mike Ibeji. Roman Colchester: Britain's First City. BBC Online. Alirita 20a de Majo 2008.
  7. "Iron-Age and Roman Colchester", A History of the County of Essex: Volume 9: The Borough of Colchester (1994): 2-18, Janet Cooper, C R Elrington (Editors), A P Baggs, Beryl Board, Philip Crummy, Claude Dove, Shirley Durgan, N R Goose, R B Pugh, Pamela Studd, C C Thornton.. British History Online. Web. 01 June 2014
  8. Hull, M.R. (1958). Roman Colchester. The Society of Antiquaries of London
  9. (2008) Discovering Roman Britain. New Holland. ISBN 9781847731289.

Bibliografio redakti

  • Tacito (1876). The Annales. Alfred John Church kaj William Jackson Brodribb (tradukistoj).

Eksteraj ligiloj redakti