Carlos Mendieta Montefur, (n. en San Antonio de las Vueltas, Las Villas, Kubo,1873 – m. en Havano, 1960).

Carlos Mendieta
Persona informo
Naskiĝo 4-an de novembro 1873 (1873-11-04)
en San Antonio de las Vueltas
Morto 27-an de septembro 1960 (1960-09-27) (86-jaraĝa)
en Havano
Religio katolikismo vd
Ŝtataneco Kubo vd
Partio Partido Liberal vd
Profesio
Okupo politikistomilitisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Mendieta estis kuba politikisto, provizora prezidento de la Respubliko Kubo de 1934 al 1935. Dum lia regado, oni sukcesis la nuligon de la Amendo Platt.

Li batalis en la milito por la sendependo de 1895-1898, kie li atingis la gradon de kolonelo, kun la alveno de la respubliko li estis elektita deputito de la liberala partio de 1901 ĝis 1923.

En 1931 estis deportita pro lia politika agado kontraŭ la diktaturo de Gerardo Machado, kiu estis venkita en 1933 kaj pro tio revenis al Kubo. Du jarojn pli malfrue li iĝis provizora prezidento de 1934 al 1935 post kiam la armeestro Fulgencio Batista devigis Ramón Grau San Martín rezigni.

La plej grava okazintaĵo dum la regado de Mendieta estis la forigado de la Amendo Platt, apendico konstitucia kiu limigis la suverenecon de la insulo, permesante la intervenon de Usono en Kubon. La Amendo Platt estis novkolonia spuro el la kvar jaroj de la usona protektorato en Kubo.

Li devis alfronti la strikojn kiuj oftis en lia epoko kaj estis tre kritikata pro la subpremo, pro kio li rezignis en 1935 favore al sia ŝtatsekretario José Agripo Barnet.