Ramón Grau San Martín

Ramón Grau San Martín (naskiĝis en La Palma, Pinar del Río Kubo la 13-a de septembro 1887, mortis en Havano, Kubo la 28-a de julio 1969) estis fiziologo kaj prezidanto de Kubo (1933 – 1933, 1944 – 1948).

Ramón Grau San Martín
Persona informo
Naskiĝo 13-an de septembro 1887 (1887-09-13)
en La Palma
Morto 28-an de julio 1969 (1969-07-28) (81-jaraĝa)
en Havano
Mortis pro naturaj kialoj vd
Mortis per kancero vd
Ŝtataneco Kubo vd
Alma mater Universitato de Havano vd
Partio Kuba Aŭtentika Revolucia Partio vd
Profesio
Okupo politikistokuracisto • universitata instruisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Infanaĝo kaj junaĝo redakti

Lia patro, riĉa tabakfabrikisto, volis ke lia filo daŭrigadu lian laboron, sed li mem preferis medicinon. Li studis en la Havana Universitato kaj bakalaŭriĝis 1908 per la medicinista diplomo. Post la fino de liaj studoj vojaĝis kaj loĝis en Eŭropo por ampleksigi siajn medicinajn studojn kaj revenis al Kubo en 1921 por labori kiel profesoro pri fiziologio en la Havana Universitato.

Ramón Antolin Eulogio Grau San Martín, laŭ la arkivoj de la paroĥejo de La Palma naskiĝis la 13-an de septembro 1881, en la bieno "La Jibara" en la ĉirkaŭo de La Palma en la kuba okcidento, Pinar del Río. Liaj gepatroj estis D.Francisco Grau, el Katalunio kaj Dña Maria del Pilar San Martín, el Asturio. Li havis fraton, Francisco Pablo José. Tuta la familio Grau San Martín apartenis al la riĉaj sociaj klasoj de La Palma. Li abandonis sian naskiĝurbon tre frue pro timo antaŭ ebla invado al La Palma de la trupoj de Antonio Maceo, ilia timo efektiviĝis la nokton de la 29-a de marto 1896 kiam la Generalo Antonio invadis la vilaĝon, en tiuj momentoj jam multaj riĉaj familioj de La Palma loĝis en la ĉefurbo de la lando.

Komencis siajn studojn 8jaraĝa. La 17-an de marto 1906 lia frato kaj li ricevis heredaĵon je $ 119 699.56 oro, granda fortuno en naskiĝanta respubliko kiu heredis detruitan landon; elstaris ene de la riĉa kuba studantaro du jarojn poste ricevis sian diplomon kiel kuracisto, finis siajn studojn en Francio, Italio kaj Hispanio. Revenis al Havano kaj eklaboris en la hospitalo "Mercedes", laboris ankaŭ en la sandomo "La Covadonga". En 1921 fariĝis profesoro pri Fiziologio de la Havana Universitato.

Partoprenado en la studenta politiko redakti

En la 1920-aj jaroj li estis mergita en la studentaj protestoj kontraŭ la prezidanto Gerardo Machado kaj en 1931 estis enkarcerigita. Post lia elkarcerigo ekziliĝis en Usono.

La Revolucio de 1933 redakti

Kiel provizora prezidento promulgis serion da socialismaj reguloj. Tamen, post malmulta tempo li estis forpelita de la prezidanteco (1934) pro ŝtat-puĉo gvidata de Fulgencio Batista.

Konstitucia Kunveno redakti

Grau San Martín estis la prezidanto de la Konstitucia Kunveno kiu redaktis la Konstitucion de 1940.

Prezidado redakti

En 1944, Grau gajnis la popolan balotadon dum la porprezidanta balotado kaj prezidis ĝis 1948. Malgraŭ la komenca populareco en 1933, la akuzoj pri koruptado fifamigis lian administradon kaj granda nombro de kubanoj ekmalkonfidis je li.

Retiriĝo redakti

Post la cedado de la prezidanta posteno al lia protektito, Carlos Prío Socarrás, en 1948, Grau praktike retiriĝis de la publika vivo. Reaperis en 1952 oponante sin al la Ŝtatpuĉo de la 10-a de marto 1952 de Batista. Grau batalis por la prezidanteco en 1954 kaj 1958, sed ĉiam retiriĝis tuj antaŭ ĉiu elektado, denoncante la fraŭda proceduro de la registaro. Post la kastrisma revolucio kaj la ascenso de Fidel Castro en 1959, Grau foriris al sia hejmo en Havano kie li forpasis la 28-an de julio 1969.