Carmen Amoraga

hispana verkistino kaj politikistino

Carmen AMORAGA Toledo (Picanya, Valencio, 7a de septembro 1969) estas hispana ĵurnalistino, politikistino kaj verkistino.

Carmen Amoraga
Persona informo
Naskiĝo 7-an de septembro 1969 (1969-09-07) (54-jaraĝa)
en Picanya
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Alma mater University CEU Cardenal Herrera vd
Partio Hispana Laborista Socialista Partio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkistopolitikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Biografio kaj kariero redakti

Ŝi gradiĝis pri informadiko en la Universitato CEU Cardenal Herrera kaj laboris kiel kolumnisto en la ĵurnalo Levante-El Mercantil Valenciano. Ŝi partoprenis ankaŭ en babilrondoj en Canal 9, Radio 9 kaj Punto Radio. Ĝis junio 2015 ŝi laboris kiel konsilisto pri rilatoj kun amaskomunikiloj en la Universitato de Valencio. Kiel ĵurnalisto ŝi plue publikigas artikolojn por diversaj komunikiloj kiel Cartelera Turia.

Ŝia unua romano Para que nada se pierda ricevis la Duan Premion de Romano Ateneo Joven de Sevilla. Poste ŝi publikigis La larga noche, premio de la Crítica Valenciana kaj ankaŭ Todas las caricias. Per sia verko Algo tan parecido al amor ŝi estis finalisto de la Premio Nadal 2007 kaj per El tiempo mientras tanto ŝi estis finalisto de la Premio Planeta en 2010. En 2014 ŝi ricevis la Premion Nadal pro sia romano La vida era eso.[1]

Ŝi estas membro de la socialista partio PSOE, de kies estraro ŝi estis postenulo, kaj deputito el Valencio en la regiona parlamento, post ok jaroj kiel kultura skabenino en la municipo de sia denaska Picanya.[2] Inter 2015 kaj 2023 ŝi estis ĝenerala direktorino pri Kulturo kaj heredo de la regiona Valencia Generalitato.

Verkoj redakti

  • 1997: Para que nada se pierda
  • 2000: Todas las caricias
  • 2003: La larga noche
  • 2006: Palabras más, palabras menos
  • 2007: Algo tan parecido al amor
  • 2007: Como un ancla en: Las vidas de Eva.
  • 2008: Lo que son las cosas en: Historias que dejan huella.
  • 2008: (Como si mi vida fuera) La letra de un tango en: Don Juan.
  • 2009: Todo lo que no te contarán sobre la maternidad (eseo).
  • 2010: El tiempo mientras tanto
  • 2012: El rayo dormido
  • 2013: La vida era eso
  • 2016: Enamorar(se)
  • 2017: Basta con vivir
  • 2023: "El corazón imprudente"

Referencoj redakti

  1. Carmen Amoraga, Premio Nadal por la ´La vida era eso´ en La Nueva España.
  2. «Diputados/as en las Cortes Valencianas». Cortes Valencianas. Arkivita el originalo la 5an de marto 2016. Konsultita la 15an de oktobro 2015.

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti


  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Carmen Amoraga en la hispana Vikipedio.