Carola Höhn

germana aktorino

Carola HÖHN [karola hen], realnome: Karoline Minna HÖHN (naskiĝis la 30-an de januaro, 1910, mortis la 8-an de novembro, 2005) estis germana aktorino.

Carola Höhn
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1910 (1910-01-30)
en Geestemünde
Morto 8-an de novembro 2005 (2005-11-08) (95-jaraĝa)
en Grünwald
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Arved Crüger
Okupo
Okupo voĉaktoro • teatra aktoro • filmaktoro • ludisto
vdr

Carola Höhn naskiĝis en Wesermünde (nuntempe Bremerhaven). Post la lernado ŝi komencis labori en vestaĵfirmao. Fine de la 1920-aj jaroj ŝi transloĝiĝis al Berlino por lerni la aktoradon. En la jaro 1929 ŝi unuafoje aperis en filmo (Aus dem Tagebuch eines Junggesellen) kaj en 1933 ŝi havis sian debuton en teatro. Dum la sekvaj jaroj ŝi laboris kaj en teatro kaj en filmprojektoj.

Post la dua mondmilito Carola Höhn dumtempe sinkronizis filmojn, parolis germanlingve la rolojn de Katharine Hepburn, Ava Gardner, Maureen O'Hara kaj Hedy Lamarr kaj aliaj. Ĝis al la 1970-aj jaroj ŝi ofte aperis en kinofilmoj, poste ŝi agis en diversaj televid-serioj.

Apud la aktorado Carola Höhn sukcese gvidis mod-salonon kaj verkis artikolojn por la revuo Film und Frau (= Filmo kaj virino). En la jaro 2003 ŝi publikigis siajn memorojn Fange nie an aufzuhören....

Carola Höhn mortis en la aĝo de 95 jaroj en maljunula hejmo en la Munkena antaŭurbo Grünwald.

Eksteraj ligiloj redakti