Carwitz estas parto de la komunumo Feldberger Seenlandschaft en la distrikto Meklenburga Lagaro en la germana federacia lando Meklenburgo-Antaŭpomerio rekte ĉe la limo al la federacia lando Brandenburgio. En Carwitz loĝis de 1933 ĝis 1944 la fama aŭtoro Hans Fallada.

Hans-Fallada-muzeo
<centerla lago Schmaler Luzinsee en Carwitz

Geografio redakti

Carwitz situas inter tri lagoj: Oriente troviĝas la lago Carwitzer See, okcidente la lago Schmaler Luzin kaj sude la lago Dreetzsee.

Vidindaĵoj, kulturo kaj naturo redakti

  • la domo de la fama germana verkisto Hans Fallada kun muzeo kaj arkivo
  • ventmuelejo laŭ konstrustilo nomata "nederlanda", kun sokla etaĝo kaj galerio el la jaro 1896 en la sudo de la vilaĝo
  • la modesta kirko ĉe la vilaĝa placo
  • la lago Carwitzer See kun grandeco de 7,2 km². Apud ĝi troviĝas akvomigra ripozejo
  • la 5 kilometroj longa lago Schmaler Luzinsee
  • la 2 kilometroj longa lago Dreetzsee
  • la domo "Dreiseidel" apud la kirko kiun ĝia kripla groptegmento, kiu estis kovrita per ebentegolaj argilaj tegoloj, estas bona ekzemplo por la loka rekonstruado
  • en proksimo de la vilaĝo, la megalita rokaro Findlingsgarten Carwitz/Thomsdorf situas inter Thomsdorf kaj la vilaĝo Carwitz.

Historio redakti

Nomo

La nomo de la vilaĝo devenas de la malnovpolaba - do slava - loknomo Karvica kaj signifas "la loko, kie estas la bovinoj" resp. mallonge "bovinejo". La nomo tra Carwytze en (1216) ŝanĝigis al la nuna Carwitz.

Unua mencio

Jam en la jaro 1216 oni dokumente menciis Carwytze kiel fiŝhokistan vilaĝon. La vilaĝo apartenis al la duka regno de Stargard kaj al la regnoparto de la dukoj de Pomerio. Ekde 1292 la regno Stargard Wittum apartenis al la margrafa filino Beatrix von Brandenburg kaj ĉar ŝi estis la edzino de la meklenburgia princo Heinrich la 2-a (nomata "la leono"), la regno Stargard ekde la jaro 1299 fakte venis al la princoj (pli poste dukoj) de Meklenburgio.

Je la fino de la 14-a jarcento - laŭ plia noto - la dukoj de Meklenburgo-Stargardio al Henning Parsenow asignis lupagon el Carwytze.

La plia evoluo

Komence de la 16-a jarcento la teritorio finfine fariĝis posedaĵo de la meklenburgaj dukoj kaj la vilaĝo estis grupigita al la administra teritorio (germane Amt) Feldberg.

Eklezie la vilaĝo ĝis la tridekjara milito kaj poste denove ekde la jaro 1740 estis memstara paroĥo. En la jaro 1706 ĉe la vilaĝocentra komuna paŝtejo (germane nomata Anger) estiĝis la vilaĝa kirko kiel kvarangula trabfaka konstruaĵo kun libere staranta sonorilejo antaŭ la okcidenta gablo. La sonorilejo estis malkonstruita en la jaro 1912.

En la jaro 1683 vivis en Carwitz kelkaj plenkamparanoj (germane tiam nomataj Vollbauern, posedantoj de farmbieno), krome libera princlanda oficisto nomata Freischulze, pluraj posedantoj de kabanoj (tiam nomataj KossatenKötter) kaj kaj senposedaj kamparaj laboristoj, kiuj luprenis ĉambron en bieno aŭ kabano. La oficista bieno Freischulzenhof okcidente de la vilaĝo en la jaro 1858 estis elgrupigita el Carwitz; ĝi konatiĝis ekde 1874 kiel Rosenhof.

En 1896 vilaĝorande povis ekfunkcii ventmuelejo laŭ konstrustilo nomata "nederlanda". Ankaŭ la plej multaj aliaj domoj estis konstruita je ĉi tiu tempo.

En la jaro 1975 la vilaĝo havis 216 loĝantojn kaj en jaro 2007 temis pri 325.

Hans Fallada en Carwitz

La vilaĝo konatiĝis pro la verkisto Hans Fallada (fakte Rudolf Ditzen), kiu ne povis decidiĝi ĉu forlasi nazian Germanion aŭ ĉu ne, kaj fine ekde 1933 ĝis 1944 loĝis en historia vilaĝa domo kun sia familio. Kiel urbestro de Feldberg li dum la jaro 1945 denove mallongan tempon loĝis en Carwitz. Lia lasta ripozejo troviĝas en la eksa tombejo de Carwitz, kiu intertempe transformiĝis al parko nomata honore al la verkisto. Lia bieno nun konsistigas muzeon kaj arkivon pri lia verkaro. La vilaĝo kaj la Fallada-bieno estis defundamente rekonstruitaj helpe de ŝtata subvencio de 1992 ĝis 2007.

Eksteraj ligiloj redakti