Casas de Juan Núñez

Casas de Juan Núñez (Domoj de J.N.) estas municipio en la Provinco Albaceto, sudoriente de Hispanio, en la regiono Kastilio-Manĉo kaj en la komarko ManĉetoLa Manchuela, kun areo de 88.98 km². En 2019 estis 1 307 loĝantoj, laŭ informo de la hispana statistika servo INE. Ĝi estas je 27 km de la provinca ĉefurbo Albacete.

Casas de Juan Núñez
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 02151
Demografio
Loĝantaro 1 349  (2023) [+]
Loĝdenso 15 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 6′ N, 1° 33′ U (mapo)39.1020475-1.5570127Koordinatoj: 39° 6′ N, 1° 33′ U (mapo) [+]
Alto 705 m [+]
Areo 89 km² (8 900 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Casas de Juan Núñez (Hispanio)
Casas de Juan Núñez (Hispanio)
DEC
Casas de Juan Núñez
Casas de Juan Núñez
Situo de Casas de Juan Núñez

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Casas de Juan Núñez [+]
vdr

Toponimio redakti

La toponimo Casas de Juan Núñez (Domoj de J.N.) derivas de la mezepoko kiam multaj setlejoj estis ligitaj per reguloj de feŭdismo al la posedanta senjoro aŭ terposedanto.

Geografio redakti

 
Casas de Juan Núñez en la Provinco Albaceto.

Casas de Juan Núñez estas en la nordokcidento de la provinco Albacete je averaĝa alteco de 70 m super marnivelo.

La municipa teritorio limas kun tiuj de Pozo-Lorente, Chinchilla de Monte-Aragón, Higueruela, Valdeganga, Villavaliente kaj Jorquera. Ĝi estas esence ebena, kun altaĵoj sude, pro proksimeco al la Montaro de Montearagón. Estas trapasata de brutovojoj aŭ pluvovojoj (sezonaj torentejoj) kiuj venas de la montaro al la valo de Júcar, inter kiuj elstaras Los Villares kiuj fluas apud la urba kerno.

La uzado de la grundo de la municipa teritorio estas jena:

  • 79.7% plugteroj.
  • 5.4% paŝtejoj.
  • 9.3% forstado.
  • 5.6% aliaj neforstaj.

Ekonomio redakti

 
Iamaj kavoloĝejoj en la strato San Pedro.

La ekonomio de Casas de Juan Núñez estas fundamentata sur la agrikulturo, speciale en la kultivo de la vitoj, olivarboj, migdalarboj kaj cerealoj, malgrandaj fruktoĝardenoj kaj naturaj fontoj. Ankaŭ brutobredado, konstruado, transporto kaj ŝtonminejoj.

Vidu ankaŭ redakti