Catalpa bignonioides

La ordinara katalpo (Catalpa bignonioides) estas foliarbo el la familio de la Bignoniacoj. Ĝia natura disvastigejo situas en Usono. En Eŭropo ĝi estas plantita kiel ornama arbo. Ĝi troviĝas relative ofte en parkoj kaj grandaj ĝardenoj. Ĉiuj partoj de la arbo estas malforte venenaj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Catalpa bignonioides
ordinara katalpo (Catalpa bignonioides), floroj
ordinara katalpo (Catalpa bignonioides), floroj
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Klaso: Dukotiledonuloj Dicotyledones
Ordo: Lamialoj Lamiales
Familio: Bignoniacoj, ordinara katalpo
Genro: Catalpa
Specio: C. bignonioides
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Priskribo redakti

La ordinara katalpo atingas altecon de 15 ĝis 18 metroj. La arbo ricevas dikan, ofte mallongan trunkon. La arbokrono estas larĝa kaj neregula. La arboŝelo estas helbruna kaj maldika.

La folioj estas korformaj, 10 ĝis 20 centimetrojn longaj, pintaj kaj kompletrandaj. La floroj estas blankaj kaj havas en la gorĝo purpurajn makulojn kaj du flavajn laŭlongajn striojn. La floroj staras multnombre en 10 ĝis 15 cm longaj grapolaroj. La planto floras de junio ĝis julio. La fruktoj konsistas el multaj maldikaj septoj. Ili estas tra la vintro ĉe la arbo. Nur jam en printempo ili malfermiĝas.

 
floroj
 
folioj kaj fruktoj

Tre maljunaj katalpoj kreskigas kelkfoje branĉojn, kiuj atingas la grundon kaj ricevas radikojn kaj novajn trunkojn.

La kromosomnombro estas 2n = 40.

Disvastigo kaj postuloj al la kreskejo redakti

La natura disvastigejo etendiĝas trans la sudoriento de Usono ĝis Florido.

La ordinara katalpo kreskas sur apudriveraj ebenaĵoj. La arbo preferas modere humidan kaj tre nutraĵriĉan grundon. La grundo estu sabla ĝis gravela kaj neŭtrala ĝis alkala. Ĝi preferas sunajn, kiuj ne estas tro malvarmaj, vintre.

Sistematiko redakti

Oni distingas plurajn kultivarojn. Inter ili:

  • 'Aurea' kun orflavaj ŝosaĵoj kaj nur poste verdaj folioj.
  • 'Nana' kun pli malgrandaj folioj kaj densa arbokrono, kiu fariĝas malprofunda en la aĝo. Tiu kultivaro estas ofte greftita kiel alttrunko por esti uzata por planti apud strato kaj en ujoj.
 
kultivaro 'Nana'

Veneneco redakti

La tuta planto estas nur iomete venena. La ĉefa veneno estas katalpino, kiu troviĝas en ĉiu plantparto krom en la semo. En la folioj troviĝas ankoraŭ ĉ. 1,5 % p-kumaracido, ursolacido kaj kafacido. La ligno enhavas ĉininon.

Uzado redakti

La ordinara katalpo estas uzata kaj kiel utilarbo kaj kiel ornamarbo. La arbo estas rigardata kiel abelpaŝtejo.

Fontoj redakti

Literaturo redakti

  • Andreas Roloff, Andreas Bärtels: Flora der Gehölze. Bestimmung, Eigenschaften und Verwendung. Mit einem Winterschlüssel von Bernd Schulz. 3., korrigierte Auflage. Eugen Ulmer, Stuttgart (Hohenheim) 2008, ISBN 978-3-8001-5614-6, S. 168.
  • Hecker, U.: Wald- und Parkbäume. Blv. München. 2001 .ISBN=3-405-16020-0 paĝo 88