Cebaot
En la hebrea Biblio, Cebaot (hebree צְבָאוֹת) estas epiteto de Dio.
Cebaot | |
---|---|
Biblia persono | |
![]() | |
Epiteto • nomoj de Dio en Judismo • biblia temo | |
Informoj | |
Originala nomo | צְבָאוֹת |
Eble sama | Javeo • Dio laŭ kristanismo • Dio en Islamo • Dio laŭ Mormonismo • Dio laŭ Judismo • Javeo |
Sekso | vira |
Uzo
redaktiLa epiteto Cebaot estas uzita kiel Dia epiteto en 1-a libro de Samuel kaj en la libroj de la Profetoj. Ĝi ne estas uzita (krom kiel ordinara substantivo “armeoj”) en la Torao, Libro de Josuo, aŭ Libro de Juĝistoj.
Gnostikismo
redaktiEn gnostikismo, Cebaot estas nomo de diaĵo, unu el la filoj de la Demiurgo.
Traduko
redaktiLa hebrea termino estis tradukita kiel Σαβαώθ Sabaōth en la Septuaginto. La Vulgato simile tradukiĝas ĝin kiel Sabaoth. La formo uzata en la Londona Biblio, kies hebrelingva parto estis tradukita de L. L. Zamenhof, estas Cebaot. En sia germanlingva traduko, Marteno Lutero uzis la formon Zebaoth.
En la angla Versio Rajtigita de la Reĝo Jakobo, la termino estis tradukita kiel of hosts “de armeoj”.
Etimologio
redaktiLa termino צְבָאוֹת ṣeḇāʾōṯ estas, etimologie, pluralo de צָבָא ṣāḇāʾ “armeo”.