Cekumito (ankaŭ nomita tifilito) estas inflamo de la cekumo, kelkfoje uzata ankaŭ por la apendicito.

Vido de la cekumo

Krom la apendicito ĉe la homoj ne estas konataj malsanoj limigitaj aparte al cekumo. Do evidente inflamo de la cekumo estas kutime flanka simptomo de ĝenerala inflamo de la intestosistemo aŭ parto de ĝi. En la kazo de la apendicito tiu povas etendiĝi al la cekumo kaj tiam kaŭzi cekumiton.

Simptomoj

redakti

Simptomoj de cekumito povas esti ventropremo, febro, laceco, vomemo, vomo, ventrodoloro kaj diareo.

Kaŭzoj

redakti

Kutima kaŭzo de cekumito estas gram-negativaj enteraj komensalismaj bakterioj de la digesta sistemo.

Prognozoj

redakti

La inflamo povas etendiĝi tra la tuta digesta sistemo kaj kaŭzi fermiĝon de la cekumo kaj interrompi ties sangoalfluon. Tio kaj aliaj faktoroj povas kaŭzi nekrozon kun perforigo de la intesto, kio povas siaflanke kaŭzi sepson. Tial cekumito povas kaŭzi morton ĝis en 40 ĝis 50 % de la kazoj.