Cendejas de Enmedio
Cendejas de Enmedio estas municipo en Hispanio, en la aŭtonoma komunumo, do regiono Kastilio-Manĉo kaj la provinco Gvadalaĥaro. Laŭ la stato de 2024 en la municipo vivis 71 loĝantoj sur areo de 19 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 3,7 loĝantoj/km². La submunicipo Cendejas del Padrastro apartenas al la municipo Cendejas de Enmedio.
Cendejas de Enmedio | |||
---|---|---|---|
| |||
municipo en Hispanio ![]() | |||
Blazono | |||
Administrado | |||
Lando | Hispanio | ||
Regiono | Kastilio-Manĉo | ||
Provinco | Gvadalaĥaro | ||
Komarko | Montaro de Gvadalaĥaro | ||
Poŝtkodo | 19245 | ||
Politiko | |||
Urbestro | David Cañamares Pastor (PSOE, 2023-2027) | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 71 (2024) [+] | ||
Loĝdenso | 4 loĝ./km² | ||
Geografio | |||
Geografia situo | 40° 59′ N, 2° 52′ U (mapo)40.983333333333-2.8713888888889Koordinatoj: 40° 59′ N, 2° 52′ U (mapo) [+] | ||
Alto | 912 m [+] | ||
Areo | 19 km² (1 900 ha) [+] | ||
![]() | |||
| |||
| |||
Alia projekto | |||
![]() | |||
Situo
redaktiCendejas de Enmedio situas en la nordorienta parto de Kastilio-Manĉo en la komarko aŭ distrikto Montaro de Gvadalaĥaro en la nord-okcidenta parto de la Provinco Gvadalaĥaro, je altitudo de 915 m super marnivelo; je 58 km el Gvadalaĥaro, provinca ĉefurbo. La geografiaj koordinatoj estas 40°59′00″N 2°52′17″Ok. Najbaras la municipoj Negredo, Viana de Jadraque, Cendejas de la Torre, Bujalaro, Jirueque, Medranda kaj Torremocha de Jadraque, kiuj distribuiĝas laŭ la sekva skemo:
Nordokcidente: Torremocha de Jadraque | Norde: Negredo | Nordoriente: Viana de Jadraque |
Okcidente: Medranda | Oriente: Cendejas de la Torre | |
Sudokcidente: Jirueque | Sude: Bujalaro | Sudoriente: Cendejas de la Torre |
Historio
redaktiPost la Hispana Enlanda Milito la loĝantaro falis el pinto de 470 loĝantoj en 1930 al 75, tio estis oni perdis preskaŭ 400 loĝantojn pro diversaj tialoj: nome bataloj, prizono, politika persekutado, malsato ktp. Meze de la 20a jarcento la loĝantaro de multaj vilaĝoj de la regiono atingis pinton, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de Enmedio, sed poste okazis elmigrado, senloĝigo kaj maljuniĝo de la loĝantaro ĉefe dum la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj, kaj ankaŭ ĉe Cendejas de Enmedio kie oni falis al 75 lokuloj en 2016 kaj al 71 en 2024.
Ekonomio
redaktiAgrikulturo kaj brutobredado tradicie. Servoj kaj loĝejoj. Forstado, ĉasado. Rura turismo.