Centra ŝemida lingvaro

La centra ŝemida lingvaro estas proponita intermeza grupo de ŝemidaj lingvoj, kiu konsistus de la malfrua ferepoka, moderna araba lingvo, kaj pli malnovaj bronz-epokaj nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj (kiuj inkludas la aramean, la ugaritan, kaj la kanaanajn lingvojn kiaj la hebrea kaj la fenica). En tiu ĉi klasigo, la centra ŝemida lingvaro mem estus unu el tri dividoj de la ŝemida lingvaro, kune kun la orienta ŝemida lingvaro (la akada) kaj suda ŝemida lingvaro (la malnovsudaraba lingvaro, moderna sudaraba lingvaro, kaj etiopa ŝemida lingvaro).

Distingaj kvalitoj redakti

Distingaj kvalitoj de la centra ŝemida lingvaro inkludas:[1]

  • La realiĝo de la komunaj ŝemidaj emfazaj konsonantoj kiel kunfaringaj anstataŭ elĵetaj:
  • La negilo *bal, kies origino estas necerta.
  • La ĝeneraligo de *t kiel la montrilo de la pasinta tempo en la sufiksa konjugacio, ebenigante pli fruan alternadon inter *k en la unua persono kaj *t en la dua persono.
  • Nova prefiksa konjugacio por la nepasinta tempo kun la formo ja-qtulu, anstataŭante la formon ja-qattal.
  • Ebenigo de la vokaloj en verbaj prefiksoj. La evidenteco de la akada sugestas kvar praŝemidaj prefiksoj: *ʔa-, *ta-, *ni-, *ji-. En la centra ŝemida lingvaro, la prefiksoj ĉiuj havas la saman vokalon en la sama verba paradigmo. Tamen, ĝi evoluiĝis iom malsame en malsamaj lingvoj: la araba havas ĝeneraligitan a en ĉiuj prefiksoj, sed la nordokcidenta ŝemida lingvaro ĝeneraligis jen a, jen i, depende de la verba bazo.

Subgrupoj redakti

Malsamaj klasigaj sistemoj malkonsentas pri la preciza strukturo de la grupo. La plej ofta klasigo dividas ĝin al la araba kaj la nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj, dum Etnologiisto distingas sudan centran ŝemidan (inklude la araban kaj hebrean) kontraŭ la aramea.

La ĉefa distingo inter la araba kaj nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj estas la ĉeesto en la araba de la "frakasitaj pluraloj" (arabe: جَمع تَكسير, [ĝam takSI:R]), t.e., neregulaj plurnombraj formoj, kiuj uzas vokalŝanĝojn anstataŭ sufiksojn. Nordokcidentaj ŝemidaj lingvoj kvazaŭ ekskluzive formas pluralajn formojn per sufiksoj. Ekzemple, la araba بيت [bajt] ("domo") iĝas بيوت [buJU:T] ("domoj"), dum la hebrea בית [BAJit] ("domo") iĝas בתים [batTIM] ("domoj").

Referencoj redakti

  1. Faber, Alice. (1997) “Genetic Subgrouping of the Semitic Languages”, The Semitic Languages. ISBN 0-415-05767-1.