Malfermi la ĉefan menuon

Centra semida lingvaro

La centra semida lingvaro estas proponita intermeza grupo de semidaj lingvoj, kiu konsistus de la malfrua ferepoka, moderna araba lingvo, kaj pli malnovaj bronz-epokaj nordokcidentaj semidaj lingvoj (kiuj inkludas la aramean, la ugaritan, kaj la kanaanajn lingvojn kiaj la hebrea kaj la fenica). En tiu ĉi klasigo, la centra semida lingvaro mem estus unu el tri dividoj de la semida lingvaro, kune kun la orienta semida lingvaro (la akada) kaj suda semida lingvaro (la malnovsudaraba lingvaro, moderna sudaraba lingvaro, kaj etiopa semida lingvaro).

Distingaj kvalitojRedakti

Distingaj kvalitoj de la centra semida lingvaro inkludas:[1]

  • La realiĝo de la komunaj semidaj emfazaj konsonantoj kiel kunfaringaj anstataŭ elĵetaj:
  • La negilo *bal, kies origino estas necerta.
  • La ĝeneraligo de *t kiel la montrilo de la pasinta tempo en la sufiksa konjugacio, ebenigante pli fruan alternadon inter *k en la unua persono kaj *t en la dua persono.
  • Nova prefiksa konjugacio por la nepasinta tempo kun la formo ja-qtulu, anstataŭante la formon ja-qattal.
  • Ebenigo de la vokaloj en verbaj prefiksoj. La evidenteco de la akada sugestas kvar prasemidaj prefiksoj: *ʔa-, *ta-, *ni-, *ji-. En la centra semida lingvaro, la prefiksoj ĉiuj havas la saman vokalon en la sama verba paradigmo. Tamen, ĝi evoluiĝis iom malsame en malsamaj lingvoj: la araba havas ĝeneraligitan a en ĉiuj prefiksoj, sed la nordokcidenta semida lingvaro ĝeneraligis jen a, jen i, depende de la verba bazo.

SubgrupojRedakti

Malsamaj klasigaj sistemoj malkonsentas pri la preciza strukturo de la grupo. La plej ofta klasigo dividas ĝin al la araba kaj la nordokcidentaj semidaj lingvoj, dum Etnologiisto distingas sudan centran semidan (inklude la araban kaj hebrean) kontraŭ la aramea.

La ĉefa distingo inter la araba kaj nordokcidentaj semidaj lingvoj estas la ĉeesto en la araba de la "frakasitaj pluraloj" (arabe: جَمع تَكسير, [ĝam takSI:R]), t.e., neregulaj plurnombraj formoj, kiuj uzas vokalŝanĝojn anstataŭ sufiksojn. Nordokcidentaj semidaj lingvoj kvazaŭ ekskluzive formas pluralajn formojn per sufiksoj. Ekzemple, la araba بيت [bajt] ("domo") iĝas بيوت [buJU:T] ("domoj"), dum la hebrea בית [BAJit] ("domo") iĝas בתים [batTIM] ("domoj").

ReferencojRedakti

  1. FABER, Alice. (1997) “Genetic Subgrouping of the Semitic Languages”, The Semitic Languages. ISBN 0-415-05767-1.