Centro Anne Frank

muzeo en Germanio

La Centro Anne Frank (germane Anne-Frank-Zentrum) estas germana filio de la Frank-domo en Amsterdamo, troviĝante en Berlino (Rosenthaler Straße 39) en komplekso kun aliaj memoriglokoj, kaj intencas ke la memoro je Anne Frank restu vigla ankaŭ en la germana ĉefurbo.

Centro Anne Frank
muzeo • Träger der politischen Bildung • charitable corporation [+]

LandoGermanio

SituoBerlino
- koordinatoj52° 31′ 28″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo)52.524513.4017Koordinatoj: 52° 31′ 28″ N, 13° 24′ 6″ O (mapo)

Estiĝo1998
Konsekro1998
HorzonoUTC+01:00, UTC+02:00 [+]

Centro Anne Frank (Berlino)
Centro Anne Frank (Berlino)
DEC
Centro Anne Frank
Centro Anne Frank

Map
Centro Anne Frank

Vikimedia Komunejo:  Anne Frank Zentrum [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr
Enirejo.

Priskribo redakti

En la kerno de Berlino ĉe la Hackesche Höfe montratas daŭra ekspozicio kun la titolo Anne Frank, hier & heute (tradukite: A.F., tie ĉi kaj nun).

En la centro estas la vivo kaj la taglibro de Anne Frank. Multaj fotoj kaj dokumentoj montras ŝian vivon, krome aŭdeblas intervjuoj i.a. kun la patro, samklasanino kaj helpantino. Ankaŭ junuloj de hodiaŭa Berlino prezentatas pere de aŭskultadstacietoj kaj etaj filmportretoj. Ili okupiĝas pri problemoj kiuj aktualis jam por la junulino Anne.

Por klasoj kaj grupoj povas esti aranĝitaj specialaj pedagiozaj gvidadoj. Regule okazas laŭtlegadoj aŭ diskutoj kun okultatestantoj. Krome eblas danke al aŭdgvidiloj postflari la spurojn de juda vivo en la proksimeco de la konstruaĵo.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti