Centro Juno Beach

muzeo en Francio

Centro Juno Beach (angle Juno Beach Centre) estas muzeo situanta en Courseulles-sur-Mer en departemento Calvados, regiono Normandio, Francio. Ĝi situas tuj malantaŭ la strando kodnomita Juno Beach, la sekcio de la alianca pontkapo sur kiun 14 000 kanadaj soldatoj surteriĝis dum D-Tago, la 6-an de junio 1944.

Juno Beach Centre
Juno Beach Centre
Juno Beach Centre
milita muzeo
Lando  Francio
Regiono Normandio
Situo Courseulles-sur-Mer
Urbo Courseulles-sur-Mer
Malfermo 6-a de junio 2003
Koordinatoj 49° 20′ 11″ N, 0° 27′ 42″ U (mapo)49.336389-0.46166700000001Koordinatoj: 49° 20′ 11″ N, 0° 27′ 42″ U (mapo)

Geografia lokigo sur la mapo : Calvados

Centro Juno Beach (Calvados)
Centro Juno Beach (Calvados)
DEC
Map
Juno Beach Centre
Kolektoj Dua Mondmilito
Retpaĝo https://www.junobeach.org/
vdr

La centro estis elpensita en la 1990-aj jaroj fare de grupo da kanadaj veteranoj kiuj sentis ke la kontribuoj kaj oferoj de kanadaj soldatoj dum la liberigo de Eŭropo ne estis konvene celebritaj kaj reprezentitaj en la Normandia regiono. La projekto, gvidita fare de veterano Garth Webb kaj lia kunulino Lise Cooper, komenciĝis kiel popola kampanjo por akiro de financa subteno kiu poste akiris la financan subtenon de multaj institucioj kaj entreprenoj kaj de kanadaj kaj francaj registaroj je multaj niveloj.[1] La centro estis inaŭgurita la 6-an de junio 2003.[2] Pli ol mil kanadaj veteranoj partoprenis la inaŭguron en 2003, same kiel la ceremonion de 2004 por la 60-a datreveno de D-tago.

La temo de la muzeo ne estas nur la surteriĝoj de D-tago. Tra detalaj kaj interagaj ekspoziciejoj, la muzeo rakontas la vivon en Kanado antaŭ la ekapero de la milito, la civilan kaj armean kontribuon de Kanado al la militinvesto, kaj nuntempan kanadan socion en la jardekoj post la Dua Mondmilito.

La konstruaĵo mem, dezajnita fare de kanada arkitekto Brian K. Chamberlain, estas unuetaĝa strukturo kun kvin ĉefaj punktoj, simila al stiligita acerfolio.[3] La ekstero estas tegita per skvamoj el titano kaj staras proksimume 100 metrojn malantaŭen de la nuna vico de sablodunoj. Ceremonia areo, kiu prezentas statuon titolitan Remembrance and Renewal, staras inter la centro kaj la dunoj. Breĉo en la dunoj estas plenigita per simbola strukturo formita kiel surteriĝa pramo - monumento al la Franca Rezistado. Konservita germana bunkro, iam observejo, staras tuj antaŭ ĉi tiu monumento.

La muzeo ankaŭ enhavas provizoran ekspoziciejon kiu ŝanĝiĝas proksimume unufoje jare kaj kiu elstarigas historiojn kaj temojn rilatajn al pasinta kaj nuna Kanado.

La Centro Juno Beach estas malfermita la tutan jaron kaj kutime estas fermita en januaro. Ĝi ofertas gvidatajn vizitojn de Juno Beach, kiuj estas faritaj de kanadaj studentoj.

Kanada ĉefministro Justin Trudeau faris viziton la 6-an de junio 2019 kadre de la 75-a datreveno de la D-taga surteriĝo.[4]

Referencoj redakti

  1. Kelly. Burlington's Garth Webb was father of Juno Beach Centre. Inside Halton (9 majo 2012). Arkivita el la originalo je 17 aŭgusto 2012.
  2. Goddard, Lance. (2004) D-Day: Juno Beach : Canada's 24 Hours of Destiny. Dundurn, p. 234. ISBN 9781550024920.
  3. Colombo, John Robert. (2011-05-27) Fascinating Canada: A Book of Questions and Answers. Dundurn, p. 137. ISBN 9781459700284.
  4. CTV News story

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti

Fonto redakti

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Juno Beach Centre en la angla Vikipedio.