Indonezia Esperanto-Societo

(Alidirektita el Centro de Esperanto-Studoj)

Indonezia Esperanto-Societo estis nacia asocio por subteno de la Esperanto-movado en Indonezio, kiu aperis post la dissolviĝo de Indonezia Esperanto-Asocio en 1965. Ĝi estis fondita en 1990 (eble unuafoje en 1976) kaj funkciis malkontinue ĝis ĉirkaŭ 2007.[1] En la 2000-aj jaroj aldoniĝis aktivecoj de privata enlanda iniciato nomata "Centro de Esperanto-Studoj".

Kvankam la Indonezia Esperanto-Societo malaperis antaŭ la Indonezia Esperanto-Kongreso de la 5-a de aprilo 2013, ĝi kontribuis prepari favoran medion. En tiu kongreso, okazinta en Bogor, historia eks-ĉefurbo de Indonezio en la okcidenta parto de Javo, refondiĝis Indonezia Esperanto-Asocio,[2] kiu estas nun la ĉefa esperanta asocio en Indonezio kaj landa asocio de U.E.A..

Fontoj kaj notoj redakti

  1. H.Goes (2015). The Esperanto movement in the Dutch East Indies and Indonesia (angle). Wacana. Alirita 2020.06.27.
  2. La unua Indonezia Esperanto-Kongreso. Esperanto en Indonezio. Arkivita el la originalo je 2020-09-27. Alirita 2020.06.27.