Centro por Tutmonda Disvolviĝo

La Centro por Tutmonda Disvolviĝo (angle Center for Global Development, akronime CGD) estas pensfabriko bazita en Vaŝingtono, Usono. La centra intereso de la CGD estas tutmonda disvolviĝo.

Centro por Tutmonda Disvolviĝo
organizaĵoneprofitcela organizaĵopensfabriko
Komenco 2001 vd
Lando(j) Usono vd
Sidejo Vaŝingtono
Fondinto(j) Edward W. Scott • Nancy Birdsall vd
Retejo Oficiala retejo
Jura formo organizaĵo laŭ 501(c)(3)
vdr

Revuo Foreign Policy vicigas CGD kiel unu el la plej gravaj pensfabrikoj en Usono. La misio de CGD estas "labori al politika ŝanĝo en Usono kaj aliaj riĉaj landoj per rigora esplorado kaj aktiva engaĝiĝo kun politikofaristoj por redukti tutmondan malriĉecon kaj malegalecon." [1].

La CGD estas konata pro ŝuldaj programoj, precipe en Niĝerio kaj Liberio. Propono de CGD-vicprezidanto Todd Moss rezultigis, ke la Klubo de Parizo pardonis al Niĝerio 60% de ĝiaj 31 miliardoj USD en ŝuldo. Steve Radelet, iama altrangulo ĉe CGD, konsilis liberian prezidanton Ellen Johnson Sirleaf pri ŝuldohelpo kaj evoluhelpa kunordigo.

La CGD ankaŭ evoluigis programon nomitan Advance Market Commitments por instigi la evoluon de vakcinoj por specifaj malsanoj. La aliro estas subtenata de la G7, kaj rezulte kvin landoj kaj la Fondaĵo Gates disponigis 1,5 miliardojn USD por disvolvigi vakcinon kontraŭ pulminflamo [2].

Historio kaj agado redakti

CGD estis fondita en 2001 fare de Edward W. Scott Jr. Fred Bergsten kaj Nancy Birdsall; la tri havis solidan sperton de internacia komerca kariero, publika administrado kaj esplorado, Birdsall antaŭe estis estro de la esplorsekcio de la Monda Banko.

Inter la dungitoj kaj rilataj personoj de la pensfabriko estas, inter aliaj, Kemal Derviş (estro de UNDP), William Easterly, kaj Michael Kremer.

CGD ĉiujare publikigas la Indekson de Engaĝiĝo al Disvolviĝo (Commitment to Development Index, CDI), superrigardon en kiu la 21 plej riĉaj landoj en la mondo estas vicigitaj laŭ siaj klopodoj por disvolviĝo [3]. La indekso inkluzivas humanitaran helpon, komercon, investadon, enmigradon, medion, sekurecon kaj teknologiotransigo [4].

Referencoj redakti

  1. About CGD. Cgdev.org. Alirita December 31, 2011.
  2. Vaccine Delivery Strategy Overniew. Arkivita el la originalo je January 15, 2020. Alirita 12 October 2018.
  3. Commitment to Development Index. Cgdev.org. Alirita December 31, 2011.
  4. Inside the Commitment to Development Index. Cgdev.org. Alirita December 31, 2011.

Eksteraj ligiloj redakti

  • Oficiala retejo
  • Karbona Monitorado por Agado (CARMA) enarkivigita la 26a de julio, 2011