Chamberaud

komunumo en la departemento Creuse de Francio

Chamberaud estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 121 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Chamberaud
komunumo en Francio
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Aubusson
Kantono Saint-Sulpice-les-Champs
INSEE kodo 23043 [+]
Poŝtkodo 23480
Kodo laŭ INSEE 23043
Politiko
Urbestro S-ro André Roudier
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 121 (1 999)
Loĝdenso 16 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°03′00″N 2°02′47″O  /  46.05°N, 2.04639°O / 46.05; 2.04639 (Chamberaud) (mapo) Koordinatoj: 46°03′00″N 2°02′47″O  /  46.05°N, 2.04639°O / 46.05; 2.04639 (Chamberaud) (mapo)
Alto 392 m - 586 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 7,44 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Chamberaud en Francio
46° 03′ 00″ Nordo 2° 02′ 47″ Oriento / 46.05 °N, 2.04638888889 °O / 46.05; 2.04638888889 (mapo)

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Chamberaud [+]
vdr

Geografio redakti

Chamberaud etendiĝas sur 7,44 km², kaj havis 121 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 16 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Chamberaud situas je alteco de 586 metroj.

Historio redakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Chamberaud apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro André Roudier, kiu do fariĝis la loka urbestro.

Administrado redakti

Chamberaud apartenas al la kantono de Saint-Sulpice-les-Champs, kies ĉefurbo estas Saint-Sulpice-les-Champs. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Aubusson, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti