Malfermi la ĉefan menuon

Chamborand estas franca komunumo lokita en la departemento Creuse kaj en la regiono Limoĝio. Ĝi havis 237 loĝantojn laŭ censo plenumita en 1999.

Chamborand
Pejzaĝo proksime al Chamborand
Pejzaĝo proksime al Chamborand

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Francio Francio
Regiono Limoĝio
Departemento Nord Creuse
Arondismento Guéret
Kantono Le Grand-Bourg
INSEE kodo 23047 [+]
Poŝtkodo 23240
Kodo laŭ INSEE 23047
Politiko
Urbestro S-ro Thomas Bernard
2008-2014
Demografio
Loĝantaro 237 (1 999)
Loĝdenso 21 loĝ./km²
Geografio
Koordinatoj 46°09′24″N 1°34′23″O  /  46.15667°N, 1.57306°O / 46.15667; 1.57306 (Chamborand)Koordinatoj: 46°09′24″N 1°34′23″O  /  46.15667°N, 1.57306°O / 46.15667; 1.57306 (Chamborand)
Alto 340 m - 479 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Areo 11,18 km²Ŝablono:Informkesto urbo/zorgado/numero
Horzono UTC +1 (+2 somere)
Situo de Chamborand en Francio
Red pog.svg
Alia projekto
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo Chamborand [+]
v  d  r
Information icon.svg

GeografioRedakti

Chamborand etendiĝas sur 11,18 km², kaj havis 237 loĝantojn laŭ la lasta oficiala censo, tiel ke la loka loĝdenso estas nur 21 homoj po kvadrata kilometro. La vilaĝo situas en Creuse, kiu estas kampara, maldense loĝata franca departemento en la nordokcidenta parto de la Centra Masivo.

La regiono ĉefe konsistas el malaltaj montoj kaj altebenaĵoj : la plej alta punkto de Chamborand situas je alteco de 479 metroj.

HistorioRedakti

Antaŭ la franca revolucio de 1789 kaj la kreado de la departemento Creuse en 1790, Chamborand apartenis al la franca graflando Marche. Ekde la fino de la 15-a jarcento ĝis proksimume la jaro 1900, tiu regiono estis fama fonto da migrantaj masonistoj, kiuj ĉiujare dum la plej varma periodo laboris en grandaj urbocentroj, precipe en Parizo.

Okaze de la municipa baloto de 2008 venkis en la vilaĝo S-ro Thomas Bernard, kiu do fariĝis la loka urbestro.

AdministradoRedakti

Chamborand apartenas al la kantono de Le Grand-Bourg, kies ĉefurbo estas Le Grand-Bourg. Tiu kantono mem estas parto de la arondismento de Guéret, unu el la du arondismentoj de la departemento Creuse.

Vidu ankaŭRedakti