Charlene Polite
Charlene POLITE, naskita Charlene Ann Miller, (1943-1999) estis usona aktorino. Ŝi estis edzino de poeto Frank Polite kaj de la aktoro Ramon Bieri.
Charlene Polite | ||
---|---|---|
Persona informo | ||
Naskiĝo | 30-an de junio 1943 en Ohio | |
Morto | 21-an de junio 1999 (55-jara) en Youngstown | |
Lingvoj | angla [#] | |
Ŝtataneco | Usono [#] | |
Profesio | ||
Okupo | filmaktoro • aktoro [#] | |
[#] | Fonto: Vikidatumoj | |
Ŝi diplomiĝis ĉe Youngstown University kaj faris postdiplomajn studojn ĉe American Conservatory Theater.
Ŝi komencis sian karieron per teatro, kiam ŝi rolis, inter aliajn, Marianne en la teatraĵo Tartufo de Moliere. En la kino, ŝi debutis per la itala filmo Quella carogna dell'ispettore Sterling en 1968 kaj en televido per Star Trek en la sekva jaro.
Charlene ankaŭ aperis en televidaĵoj kiel Hawaii Five-O, The Doris Day Show, Love Hate Love, Cannon kaj la kinfilmo Memory of Us. Ŝia lasta laboro estis en The Blue Knight en 1976.