Charles Robert Burton (13a de Decembro 1942 – 15a de Julio 2002) estis brita esploristo, plej bone konata pro sia partopreno en la Transglobe Expedition, nome unua ekspedicio kiu ĉirkaŭnavigadis la mondon el poluso al poluso.[1] Servante kiel kuiristo, radiofoniisto, kaj mekanikisto, li estis la nura membro de la teamo kiu akompanis la estron de la ekspedicion, nome Ranulph Fiennes, dum la tuta vojo.[2][3]

Charles R. Burton
Persona informo
Naskiĝo 13-an de decembro 1942 (1942-12-13)
en Kaburbo
Morto 15-an de julio 2002 (2002-07-15) (59-jaraĝa)
en Graflando Sussex
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Alma mater Millfield
Okupo
Okupo esploristo
vdr

Burton naskiĝis en Kaburbo, Sudafriko. Li studis en la lernejo Millfield en Somerset, kie li elstaris en sporto pli ol en akademiaj atingoj.[4] El 1961-1967, li estis soldato en la Brita Armeo, servante ĉe la elito de Special Air Service kaj veturis al Mezoriento, Norda Irlando, Malto, kaj Germanio. Post sia militkariero, Burton faris aliajn laborojn, ĉefe kun variaj privataj firmaoj pri sekureco.[5]

Ekde 1975, li pasis kvar jarojn kun Fiennes organizante kaj akirante monon por la Transglobe Expedition. Post la ekspedicio, kiu daŭris dum 1979-1982, Burton revenis al sekurecaj negocoj. Dek jarojn poste, li helpis Fiennes organizi alian ekspedicion, sed malakceptis partopreni.[6][7]

Burton edziĝis al Thelma "Twink" Petts en Aprilo 1981 en Sidnejo, Aŭstralio, dum la Transglobe Expedition.[8] Li mortiĝis pro koratako la 15an de Julio 2002 ĉe la familia hejmo en la vilaĝo Framfield en Sussex.[5]

Referencoj redakti

  1. "Charles Burton, 59; Circumnavigated Globe", Los Angeles Times, 2002-07-18. Kontrolita 2014-02-18.
  2. Shephard, Oliver, "Charles Burton: Explorer who fuelled the world's first transglobe expedition with laughter", The Guardian, 2002-07-20. Kontrolita 2014-02-18.
  3. "Charles Burton, 59, British Explorer", Milwaukee Journal Sentinel, 2002-07-17. Kontrolita 2014-02-18. Arkivigite je 2016-05-06 per la retarkivo Wayback Machine Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2016-05-06. Alirita 2021-12-29.
  4. Biographies: "Charlie Burton - Ice Team / Mechanic / Cook." Transglobe Expedition oficiala retejo. Alirita la 19 Feb. 2014.
  5. 5,0 5,1 Lewis, Paul, "Charles Burton, 59, a Pole-to-Pole Explorer", New York Times, 2002-07-17. Kontrolita 2014-02-18.
  6. Biografioj: "Charlie Burton - Ice Team/Mechanic/Cook." Transglobe Expedition oficiala retejo. Alirita 19 Feb. 2014.
  7. Obituaries. "Charlie Burton (1943 - 2002)." Transglobe Expedition oficiala retejo. Alirita 19 Feb. 2014.
  8. "She's gone for a Burton." The Sydney Morning Herald. 12a de Aprilo 1981. Alirita la 19 Feb. 2014.

Eksteraj ligiloj redakti