Chendytes lawi

(Alidirektita el Chendytes)

Chendytes lawi estis ansergranda nefluga membro de la grupo de la maraj anasoj, iam komuna en la marbordo de Kalifornio, la Kanalinsuloj de Kalifornio, kaj eble suda Oregono. Ĝi vivis en la Pleistoceno kaj survivis al Holoceno. Ŝajne ĝi iĝis formortinta antaŭ ĉirkaŭ 450–250 a.K.[1] La plej junaj rektaj radiokarbaj informoj el ostero de Chendytes datas el 770–400 a.K. kaj troviĝis en arkeologia kuŝejo de la kantono Ventura. Ties restoj troviĝis en fosiliaj kuŝejoj kaj en neantikvaj marbordaj arkeologiaj kuŝejoj. Arkeologia informo el marborda Kalifornio montras registron de homa espluatado de Chendytes lawi dum almenaŭ 8,000 jaroj.[1] Ĝi probable iris al formorto pro ĉasado, animala predado, kaj habitatoperdo. Estas nenio en la nordamerika arkeologia registro indikante periodon de espluatado de iu ajn megafaŭna genro tiom longa kiom tiu de la Chendytes.[1]

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Chendytes
Chendytes lawi
Chendytes lawi
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Anseroformaj Anseriformes
Familio: Anasedoj Anatidae
Genro: Chendytes
Chendytes lawi
(Miller, 1925)
Konserva statuso

Konserva statuso: Formortinta
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 Jones, T.L., et al. (2008). “The protracted Holocene extinction of California's flightless sea duck (Chendytes lawi) and its implications for the Pleistocene overkill hypothesis”, Proceedings of the National Academy of Sciences of the United States of America 105 (11), p. 4105–4108. doi:10.1073/pnas.0711140105.