Chicha morada

trinkaĵo

Chicha morada [ĈIĉa moRAda] estas tipa nealkohola trinkaĵo el Peruo, variaĵo de ĉiĉo. Ĝi prepariĝas baze de purpura maizo (ankaŭ nomataj lilamalva maizo), kiu en Peruo konatas kiel maíz morado [maIZ moRAdo].

preparado de chicha morada

Deveno redakti

La purpura maizo estas variaĵo de maizo, kiu havas kiel apartaĵo intense malhelan purpuran koloron de la tutaj spadikoj. La koloron kaŭzas alta parto de antocianinoj. La purpura maizo kreskas precipe en la Andoj, kaj bezonas specifajn klimatajn kondiĉojn por ricevi sian tipan koloron. La maizaj spadikoj sekiĝas ĉe la plantoj kaj nur poste rikoltiĝas.

 
chicha morada (dekstre) kaj acida pisko (maldekstre)

Trinkaĵo redakti

Malvarme servita la chicha morada en Peruo konatas kaj aprezatas kiel tre efika freŝigo.

Tradicie oni atribuas al la trinkaĵo malaltigon de la sangopremo, kvankam tiu efiko ankoraŭ ne sendube pruviĝis en medicinaj studoj. Tamen medicinaj studoj fokusiĝis pri la altaj kvantoj pri antioksidantoj de la trinkaĵo: esploristoj de la Universitato de Nagojo en Japanio en ratoj trovis pozitivajn efikojn kontraŭ kancero de rektumo, kaj ĉe antioksidanta protekto de la hepato.[1][2]

Referencoj redakti

  1. Cancer Letters. 171, eldono 1, 2001
  2. Archives of Biochemistry and Biophysics, volumo 368, eldono 2, 1999

Eksteraj ligiloj redakti